Svjatlana Ciĥanoŭskaja: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
aldonis fontojn pri fraŭdo en Belorusio |
||
Linio 5:
Svetlana Tiĥanovskaja estas tradukisto kaj instruisto pri la [[angla lingvo|angla]]. Ŝi estas la edzino de la blogisto kaj jutubisto Sergej Tiĥanovskij kiu estas kontraŭulo de la belorusa prezidento [[Aleksandro Lukaŝenko]] kaj estis malliberigita la 29-an de majo 2020 pro agitado kontraŭ publika ordo. Ŝi tiam decidis sinprezenti al la prezidenta baloto en [[aŭgusto 2020]]. Ŝia kandidateco estis akceptita de la aŭtoritatoj kaj ŝi sukcesis kunigi la subtenantojn de Viktor Babriko (malliberigita en [[junio 2020]] pro financaj deliktoj) kaj de Valeri Cepkalo (kies subtenaj subskriboj estis multnombre nuligitaj), kiuj ne plu povis kampajni<ref>'''(franclingve)''' ''En Belorusio, opozicio kuniĝas kontraŭ la prezidento Lukaŝenko'' [https://www.lemonde.fr/international/article/2020/07/20/en-bielorussie-l-opposition-s-unit-face-a-loukachenko_6046719_3210.html legi rete] [http://archive.wikiwix.com/cache/index2.php?url=https%3A%2F%2Fwww.lemonde.fr%2Finternational%2Farticle%2F2020%2F07%2F20%2Fen-bielorussie-l-opposition-s-unit-face-a-loukachenko_6046719_3210.html arkivo]</ref>.
Dum la kampajno, ŝi malgloris la aŭtoritatan reĝimon de [[Aleksandro Lukaŝenko]], postulis la liberigon de la belorusaj politikaj malliberuloj kaj kritikis la administradon de la [[Pandemio COVID-19]] en [[Belorusio]]<ref>'''(anglolingve)''' ''Belorusio: kontraŭ-registara protestantoj kunigas antaŭ prezidenta baloto'' [https://www.dw.com/en/belarus-anti-government-protesters-rally-ahead-of-presidential-vote/a-54237095 legi rete] [http://archive.wikiwix.com/cache/index2.php?url=https%3A%2F%2Fwww.dw.com%2Fen%2Fbelarus-anti-government-protesters-rally-ahead-of-presidential-vote%2Fa-54237095 arkivo]</ref>. Laŭ la oficialaj rezultoj, ŝi ricevis 10,9% da voĉdonoj, due post la prezidanto Lukaŝenko kun 80,08% da voĉdonoj<ref>'''(franclingve)''' ''Prezidenta baloto en Belorusio: la oponanto Svetlana Tiĥanovskaja malagnoskas la rezultojn kaj postulas la venkon'' [https://www.lemonde.fr/international/article/2020/08/10/presidentielle-en-bielorussie-la-pologne-appelle-a-une-reunion-de-l-ue-poutine-felicite-loukachenko_6048586_3210.html legi rete] [http://archive.wikiwix.com/cache/index2.php?url=https%3A%2F%2Fwww.lemonde.fr%2Finternational%2Farticle%2F2020%2F08%2F10%2Fpresidentielle-en-bielorussie-la-pologne-appelle-a-une-reunion-de-l-ue-poutine-felicite-loukachenko_6048586_3210.html arkivo]</ref>. Estas raportoj pri trompo kaj fraŭdo dum la elekto
Dum ekis manifestacioj en la lando por protesti kontraŭ la reelekto de Lukaŝenko, ŝi rifuzis agnoski la oficialajn rezultojn, deklarante antaŭ la gazetaro: ''"La aŭtoriatoj devas pripensi, kiel transdoni al ni la potencon. Mi konsideras min venkinto de la baloto"''<ref>'''(franclingve)''' ''La opozicio malagnoskas la rezultojn de la prezidenta baloto en Belorusio'' [https://www.rts.ch/info/monde/11520891-lopposition-rejette-les-resultats-de-la-presidentielle-en-bielorussie.html legi rete] [http://archive.wikiwix.com/cache/index2.php?url=https%3A%2F%2Fwww.rts.ch%2Finfo%2Fmonde%2F11520891-lopposition-rejette-les-resultats-de-la-presidentielle-en-bielorussie.html arkivo]</ref>.
|