Musikalische Exequien: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj; kosmetikaj ŝanĝoj
esperantigita ŝablono (Referencoj), formatigo de titoloj, +Projektoj, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[Dosiero:Schutz.jpg|eta|Heinrich Schütz]]
La '''Musikalische Exequien''' [[Schütz-Werke-Verzeichnis|SWV]] 279–281 (op. 7) estas religia muzika verko por [[kantado|kantvoĉoj]] kaj [[kontinua baso]] ([[orgeno]] kaj [[basviolono]]) de [[Heinrich Schütz]]. La vorto ''exequien'' ĉi-kuntekste signifas funebrokantoj La verko formas analoge al la [[Martin Luther|lutera]] [[germana lingvo|germana meso]] kontraŭparton al la [[Latina lingvo|latinaj]] ''exequien'' (funebrorito) de la [[Romkatolika Eklezio|katolika eklezio]].
 
== Historio ==
Schütz komponis sian ''Exequien'' en 1635/36 okaze de la morto de sia reganto Heinrich Posthumus Reuß. La princo jam dum sia vivo estis kompilinta kolekton da bibliaj versoj kaj kantotekstoj, per kiuj estu surskribotaj lia ĉerko. La saman tekstkolekton la vidvino de Heinrich post ties morto la [[julia kalendaro|jul.:]] 3-an / [[gregoria kalendaro|greg.:]] 13-an de decembro 1635 transdonis al Schütz, kiu prenis ĝin kiel bazo por la unua parto de la funebroceremonio, la [[rekviemo]]. Tiuforme ''Musikalische Exequien'' eksonis unuafoje dum la funebro por Heinrich Posthumus, kiu pro ties adoro de la profeto [[Simeon]] el la [[Nova Testamento]] je ties tago de entombiĝo, la [[julia kalendaro|jul.:]] 4-an / [[gregoria kalendaro|greg.:]] 14-an de februaro 1636. Post la [[prediko]] pri la teksto „Herr, wenn ich nur dich habe“ (en esperanto laŭ la germana traduko de [[psalmo|Ps 73, 25-26]]: „Sinjor,' kiam mi nur havas vin[, mi ne demandas pri ĉielo kaj ter']“ Schütz alligis kiel dua parto de la funebroceremonio la muzikigon de ĉi tiu teksto kiel [[moteto]]. Dum la entombigo de la ĉerko en la familia tombo eksonis la fina kvinvoĉa moteto ''Herr, nun lässest du deinen Diener in Frieden fahren'' (Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton,
Laŭ Via vorto, en paco). ''Musikalischen Exequien'' aperis presite kiel verko n-ro 7 de Schütz en 1636 je [[Dresdeno]].
 
== Verkopriskribo ==
La unua parto de ''Exequien'' estas komponita por [[solisto]]j (2 [[soprano]]j, [[aldo]], 2 [[tenoro]]j, [[baso]]) kaj orgeno. En la antaŭparolo por la presita eldono Schütz klarigas, ke je la [[movimento]]j nomitaj „Capella“ povas alveni [[ripieno]]-kantistoj por voĉo. La dua parto postulas du partensemblojn pokaze okupitajn per soprano, aldo, tenoro kaj baso. La moteto de la lasta parto kontrastas la kvinvoĉan ĉefĥoron nomatan „Capella“ per tri solovoĉoj (2 sopranoj kaj [[baritono]] kiel du [[serafo]]j kun la ''Beata Anima''), kiu estas lokenda izolitaj kiel fora ĥoro − je konvenaj eblecoj pluroble sur ĝis tri diversaj lokoj de la prezentejo.
 
== Movimentoj ==
* Teil I (1-a parto): ''Concert in Form einer teutschen Begräbnis-Messe'' SWV 279 (eo: Konĉerto laŭ formo de germana meso. Muzikantaro: kantvoĉoj SSATTB, kontinua baso)
Linio 40 ⟶ 43:
== Sondiskoj ==
* Musikproduktion Dabringhaus & Grimm (MDG, 2012): Stuttgarter Hymnus-Chorknaben, Musica Fiata, Rainer Johannes Homburg, Roland Wilson <ref>[https://www.jpc.de/jpcng/classic/detail/-/art/Heinrich-Sch%FCtz-1585-1672-Musikalische-Exequien-SWV-279-281/hnum/3397121 Aŭdspecimenoj]</ref>
* cpo 2008/2010: Weser-Renaissance Bremen, Manfred Cordes <ref>[https://www.jpc.de/jpcng/cpo/detail/-/art/Heinrich-Sch%FCtz-1585-1672-Musikalische-Exequien-SWV-279-281/hnum/2521641 Aŭdspecimenoj]</ref>
* Harmonia Mundi France, 1987: La Chappelle Royale, Philippe Herreweghe
* Ricarcar 2010: Vox Luminis <ref>[https://www.jpc.de/jpcng/classic/detail/-/art/Heinrich-Sch%FCtz-1585-1672-Musikalische-Exequien-SWV-279/hnum/4933592 Aŭdspecimenoj]</ref>
* Coro 2006 / 1998: The Sixteen, Symphony of Harmony and Invention, Christophers <ref>[https://www.jpc.de/jpcng/classic/detail/-/art/Heinrich-Sch%FCtz-1585-1672-Musikalische-Exequien-SWV-279-281/hnum/9007149 Aŭdspecimenoj]</ref>
 
== Referencoj ==
{{Referencoj}}
<references />
 
== Literaturo ==
* Hans Gebhard (Hrsg.): ''Harenberg Chormusikführer.'' Harenberg, Dortmundo 1999, ISBN 3-611-00817-6.
* Werner Oehlmann, Alexander Wagner: ''Reclams Chormusik- und Oratorienführer.'' 7-a eldono. Reclam, Stutgarto 1999, ISBN 3-15-010450-5.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
* [http://heinrich-schuetz-haus.de/swv/sites/swv_279.htm ''Musikalische Exequien:'' teksto, ekesto, analizo ktp.] ĉe [http://heinrich-schuetz-haus.de/ heinrich-schuetz-haus.de]
* [http://www.cartage.org.lb/en/themes/Arts/music/occidetalmusic/classical/musicalform/musicalworks/Libretti/Schuetz/Musikalische.htm Teksto]
* [http://www.steloj.de/esperanto/biblio/ La Sankta Biblio en Esperanto]
 
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Verkoj de Heinrich Schütz]]