Muzeo de Moderna Arto de Novjorko: Malsamoj inter versioj

esperantigita parametro, formatigo de titoloj, +Projektoj, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
(+ Abner Graboff)
(esperantigita parametro, formatigo de titoloj, +Projektoj, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj)
[[Dosiero:MoMa NY USA 1.jpg|thumbeta]]
La '''Muzeo de Moderna Arto de Novjorko''' (ankaŭ nomata '''''MoMA''''', sigloj en la angla por ''Museum of Modern Art'') estas [[artgalerio|art-muzeo]] situanta en [[Manhatano]] en la numero 11 West ĉe la strato 53 de [[Novjorko]] ([[Usono]]). La muzeo malfermiĝis al la publiko la [[7-an de novembro]] [[1929]], kaj estis fondita de la usonaj bonfarantoj Lillie P. Bliss, Mary Quinn Sullivan kaj Abby Aldrich Rockefeller por "helpi al la homoj kompreni, uzi kaj ĝui la vid-artojn de nia epoko". Ĝi estas konsiderata kiel unu el la plej bonaj muzeoj de moderna arto.
 
La Muzeo fondiĝis kiel privata fonduso, ricevante multnombrajn donacojn de ĝiaj anoj kaj entreprenoj, iĝante ekzemplo por aliaj samspecaj muzeoj, ampleksigante la limojn de la arto al aferoj ne akceptataj en artgalerioj.
 
Ĝi estas konsiderata kiel grava ejo de moderna kaj nuntempa arto de la mondo, kun unu el la plej bonaj kolektoj de majstraj verkoj. Ĝi gastigas verkojn kiel ''[[Stela nokto]]'' de [[Van Gogh]], ''Broadway Boogie Wogie'' de [[Piet Mondrian]], ''[[La fraŭlinoj de Avinjono]]'' (1906) de [[Pablo Picasso]], ''[[La persisto de la memoro]]'' de [[Salvador Dalí]] kaj verkoj de unuarangaj usonaj artistoj kiel [[Jackson Pollock]], [[Andy Warhol]] kaj [[Edward Hopper]]. MoMA ankaŭ posedas gravajn kolektojn de [[grafika fasonado]], [[industria fasonado]], [[fotografio]], [[arkitekturo]], [[kino]] kaj presaĵoj.
 
MoMA konservas la unuajn avangardajn verkojn de la 20-a jarcento. Ili estas verkoj de [[Pablo Picasso]], [[Marc Chagall]], [[Vasilij Kandinskij]], [[Piet Mondriaan]], [[Henri Matisse]], ktp. Ĝi havas Ĝardenon de Skulptaĵoj kun verkoj de [[Auguste Rodin]], [[Alexander Calder]], [[Louise Nevelson]], [[Pablo Serrano]] kaj [[Aristide Maillol]], krom kinhalo.
 
Post kvar jaroj da reformoj, en 2004 estis inaŭgurita la nova MoMA, kun preskaŭ la duobla spaco. La muzeo havas du restoraciojn kaj kafejon.
* [[Abner Graboff]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
* [http://www.moma.org Oficiala retpaĝo]
 
{{Bibliotekoj}}
[[kategorio:Muzeoj en Novjorko]]
 
[[kategorioKategorio:Muzeoj en Novjorko]]
[[Kategorio:Muzeoj de la moderna arto]]
292 566

redaktoj