Brajla linio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "'''Brajla linio''' estas komputila periferio desegnita por blindaj uzantoj, kiu indikas Brajlon. Ĝi funkcias per rondaj etaj metalaj cilin..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:59, 21 aŭg. 2020

Brajla linio estas komputila periferio desegnita por blindaj uzantoj, kiu indikas Brajlon. Ĝi funkcias per rondaj etaj metalaj cilindroj (dornoj), igita en plata surfaco. Ĝi eblas, ke uzantoj povas legi mesaĝojn. Blinduloj povas uzi ankaŭ ekranlegilon, kiu eldiras mesaĝojn; la du iloj povas funkcii kune aŭ separite.

Meĥaniko

La ilo indikas kaj enigas tekstojn per Brajlo. La uzanto povas tajpi simile al Brajla tajpilo. Indikilo havas nur unu linion kun 40 aŭ 80, 2 × 3 aŭ por komputiloj, 2 × 4 ĉeloj. Tiuj povas indiki Brajlajn karakterojn per movado de dornoj, kiujn ĝi povas levi aŭ retiri. Levitaj dornoj faras palpeblajn tuberojn, retiritaj platan surfecon laŭ karakteroj, kiujn la uzanto povas legi. La dornoj estas movigitaj per piezoelektro. Malantaŭ de dornoj estas kristaloj, kiuj varias ilian formon aŭ grandecon laŭ elektreco. Estas tipoj kun QWERTY klavaro, aŭ iloj nur por enigado aŭ indikado.

Estas modeloj, kiuj signifikas pozicion de kursoro per vibrado. Estas modeloj, en kiuj uzanto povas saltigi kursoron al arbitra ĉelo per ŝaltilo.

Brajlaj linioj kostas multe, same al la komputilo, ĉar ili kaj ilia fabrikado estas tre kompleksaj. Do blinduloj preferas ekranlegilojn.