Anthony Comstock: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreita per traduko de la paĝo "Anthony Comstock"
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 12:12, 21 aŭg. 2020

Anthony Comstock (n. la 7-an de marto 1844 - m. la 21-an de septembro 1915) estis usona inspektisto de la Usona Poŝta Servo kaj sekretario de la Novjorka Societo pri Forigo de Malvirto ( New York Society for the Suppression of Vice aŭ NYSSV). Li estis dum sia tuta vivo defendanto de la strikta moralo de la viktoria periodo. Li ĉefe batalis kontraŭ malvirta literaturo, hazardludo, prostituado kaj ĉarlatanismo.

Anthony Comstock (antaŭ 1913).

La anglalingvaj vortoj comstockery kaj comstockism referencas al liaj vastaj kampanjoj de cenzuro kontraŭ ĉio, kion li konsideris obscenan, tio estas ĉia publika aludo al sekso, inkluzive de dokumentoj rilate al naskiĝkontrolo senditaj poŝte. Li kontribuis persone al la redakto de la Comstock Act, aŭ Leĝo Comstock.

Li uzis sian potencon ene de la poŝta servo kaj de NYSSV, kunlabore kun la novjorka polico, por okazigi multnombrajn arestojn pro obscenaĵoj aŭ hazardludo.