Nacia Konsilio (Aŭstrio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Oeparl (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
esperantigita parametro, +Projektoj, +Bibliotekoj
Linio 5:
| eonomo = Nacia Konsilio
| parto de = [[Parlamento de Aŭstrio]]
| emblemo = [[Dosiero:Oesterreichisches Parlament Logo 2019.png|rightdekstra|250px]]
| emblemo_subteksto =
| bildo =
Linio 50:
}}
 
[[Dosiero:Nationalrat.jpg|thumbeta|250px|<center>Kunvena salono de la Nacia Konsilio]]
La '''Nacia Konsilio''' - [[germane]] ''Nationalrat'' - estas la unua ĉambro de la [[parlamento]] de [[Aŭstrio]]. Ĝi konsistas el 183 parlamentanoj. La dua parlamenta ĉambro estas la [[Federacia Konsilio de Aŭstrio|Federacia Konsilio]] - [[germane]] ''Bundesrat'' - kun 62 parlamentanoj. Ambaŭ konsilioj estas memstaraj institucioj. Komune ili kunsidas en specialaj kazoj kaj tiam kune nomiĝas "Federacia Kunveno" ([[germane]] ''Bundesversammlung''). La Federacia Kunveno havas kelkajn gravajn konstituciajn rajtojn, ekzemple la nomumon de la ŝtata prezidento aŭ la rajton deklari militon al alia nacio. Ekde la jaro 2008 la membroj de la Nacia Konsilio havas oficperiodon de kvin jaroj, antaŭe temis pri kvar jaroj.
 
Linio 58:
Ili la [[30-an de oktobro]] inter si elektis [[ekzekutivo|ekzekutivan]] komitaton, kiu donis al si la nomon ''"Deutschösterreichischer Staatsrat"'' ("german-aŭstria ŝtata konsilio"). En ĝi ''Karl Seitz'' estia prezidanto, ''Karl Renner'' ŝtata kanceliero kaj la konsilio nomumis la unuan registaron de la nova ŝtato. La [[12-an de novembro]], post kiam la lasta [[Habsburgoj|habsburga]] imperiestro Karl la 1-a rezignis pri "ĉiaspeca partopreno en la ŝtata regado", la Nacia Konsilio decidis pri "leĝo pri ŝtata kaj registara reformo de germanlingva Aŭstrio". Artikolo 1 tekstis "Germanlingva Aŭstrio estas demokratia respubliko. Ĉiuj publikaj instancoj estas instalataj de la popolo."<!-- Laŭvorte ''Deutschösterreich ist eine demokratische Republik. Alle öffentlichen Gewalten werden vom Volke eingesetzt''-->. Artikolo 2 komenciĝis per la frazo: "Germanlingva Aŭstrio estas parto de la Germana Respubliko".<!--''Deutschösterreich ist ein Bestandteil der Deutschen Republik.''--> Nur poste iĝis klare, ke ne realiĝos komuna germanlingva respubliko, konsistanta el la teritorio de la [[Germana Regno]] kaj el germanlingva Aŭstrio.
 
[[Dosiero:Wien Parlament um 1900.jpg|thumbeta|250px|<center>la parlamentejo en Vieno ĉirkaŭ la jaro 1900]]
Apoge de la "rajto pri memregado de la popoloj", kiun proklamis la usona prezidento [[Woodrow Wilson]], ankaŭ germanlingvaj parlamentanoj el [[Bohemio]], [[Moravio]], la antaŭte aŭstra parto de [[Silezio]] kaj [[Suda Tirolo]] partoprenis la kunsidojn; la germanlingva Aŭstrio sensukcese pledis pri aliĝo de la tieaj germanlingvaj regionoj al la nova aŭstra ŝtato.
 
Linio 72:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
* [http://www.parlament.gv.at/ retaj paĝoj de la parlamento ]
* [http://www.parlament.gv.at/pls/portal/docs/page/BE/PGEB/PANORAMA/MOV/nrsaal.MOV tridimensia bildigo de la kunsida salono]
 
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Politiko de Aŭstrio]]