Antonio Alonso Núñez: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 27:
Post la diktaturo, en [[februaro]] [[1978]], li dufoje prelegis pri Esperanto en la fakultato pri [[filologio]] de [[Santiago-de-Kompostelo]], lia loĝurbo. En tiu lernojaro, [[1978]]-[[1979]] li ekinstruis Esperanton en la Instituto por Lingvoj (Instituto de Idiomas) de la fakultato pri filologio. Por diskonigi la kurson kaj enkadrigi ĝin en ĝeneralan panoramon, Antonio Alonso prelegis la [[10an de decembro]] [[1978]], okaze de renkontiĝo galega-portugala en Vigo por celebri la [[Zamenhofa Tago|Tagon de Zamenhof]] kaj la 30an datrevenon de la [[Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj]]; la titolo de lia prelego estis "Esperanto en la universitato"<ref>-- (1979): ''Boletín de la Federación Española de Esperanto'', n-ro 231-232, januaro-aprilo 1979, Valladolid: Hispana Esperanto-Federacio.</ref>.
 
Dank'al la iniciato de Antonio Alonso, la Instituto por Lingvoj eldonis, kune kun la helpo de pluraj institucioj (i.a. de la Municipa Ŝparkaso de Vigo kaj la Popola Universitato de Vigo), la unuan libron de la [[galega lingvo|galega]] literaturo tradukitan en Esperanton: ''Viveroj'', de [[Castelao]]<ref>Castelao, Alfonso Daniel (1983): '' Viveroj''. Santiago de Compostela: Esperanto-kurso de la Instituto por Lingvoj ĉe la Filologia Fakultato, Universitato de Santiago de Compostela. 41 p. ISBN 8430091262.</ref>. La verkon esperantigis [[Fernando de Diego]], surbaze de antaŭa traduko de Antonio Alonso<ref name=granenciclopedia />.
 
En la sama jaro Antonio Alonso veturis ĉiusemajne por instrui la lingvon en [[Vigo]], en la domo Bárcena.