Antonio Alonso Núñez: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 21:
 
== Vivo ==
Li naskiĝis en [[1929]] en la norda havenurbo [[Korunjo|Koruno]], licenciiĝis pri matematiko kaj eklaboris kiel ŝtata funkciulo pri statistiko. Li eklernis Esperanton kiam li havis 14 jarojn, per libro, kiun li aĉetis, en ĉemara tombolo en Koruno<ref>A. B. (2000): ''A la conquista de Babel'', en ''La Opinión'', A Coruña, 27-12-2000,ĵurnalo, p. 10.</ref>.Li ekaktivis por la lingvo en [[1952]]. Pro sia profesio li loĝis en pluraj urboj: [[Barcelono]], [[Pontevedro]], [[Granado]] kaj [[Santiago-de-Kompostelo]]. Liaj filoj estas denaskaj esperantistoj (li alparolis ilin en Esperanto kaj lia edzino, Concepción "Chita" Menlle, en la hispana), kvankam kiel plenkreskuloj ili ne interesiĝis pri la lingvo.
 
En 1957 li organizis bibliografian ekspozicion pri Esperanto en la urbo [[Pontevedro]], kie li loĝis; tiam okazis incidento kun policanoj, ĉar en la ekspozicio montriĝis la [[Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj]] en la [[hispana|hispana lingvo]] (kaj apude, en Esperanto) kaj tio ne plaĉis al la reĝimo de [[Francisco Franco|Franco]]<ref name=granenciclopedia>[[Xesús Alonso Montero|Alonso Montero, Xesús]] (1984): "Esperanto", en Silverio Cañada (eldonisto), ''Gran Enciclopedia Gallega'', Santiago/Gijón, paĝoj 214-218.</ref>.