Junipero: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉ. + ĉirkaŭ )
Linio 20:
 
== Elekto de specioj ==
* [[Altkreska junipero]] (''Juniperus procera'');
* [[Bermuda junipero]] (''Juniperus bermudiana'');
* [[Incensa junipero]] (''Juniperus thurifera'');
* [[Fenica junipero]] (''Juniperus phoenicea'');
* Fortodora junipero (''Juniperus sabina'') ofte plantita ĉiamverda ornamplanto.
* [[Hinda junipero]] (''Juniperus indica'');
* [[Tibeta junipero]] (''Juniperus tibetica'');
* [[Ordinara junipero]] (''[[Juniperus communis]]''): el tio produktiĝas la boroviĉko kaj servas por fajnigi [[ĝino]]n . Ĝia ligno estas valora, ŝatata. Ĝi estas 2–4 m alta, ĉiamverda, unuseksa arbo aŭ arbedo. Pli frue ĝi estis uzata por firmigi la sablon en la hungara [[Ebenaĵo]]. Ĝiaj pingloj estas [[aleno]]formaj, akraj, 1–2 cm longaj kaj staras triope ringe. La [[floro]]j estas malgrandaj, la [[androceo]] estas [[amento]]simila, la [[gineceo]] globforma. Ĝi floras en kontinenta zono en aprilo-majo. Ĝia frukto estas konusbero, kiu evoluas 2 jarojn kaj maturiĝas en la dua jaro, en aŭgusto-septembro. La frukto nematura estas verda, malmola kun diametro 4–5 mm. Maturiĝinte, la frukto estas facile rompebla, kun diametro 5–10 mm. La koloro de la matura [[frukto]] estas malhelblua, ĝia [[ŝelo]] estas maldika, ĝia [[pulpo]] mola, spongeca, malgrand-suka. La frukto havas tri kernojn. Ĝia odoro estas neforta, similas al [[terebinto]]. Ĝia gusto estas dolĉeta, aroma, amareta.
 
La frukto enhavas ĉirkaŭ 1 % [[volatila oleo|volatilan oleon]], 30 % [[sukero|invertsukeron]], [[glikozido]]jn, 10% [[rezino]]n, [[tanino]]n, [[vakso]]n, [[pektino]]n k.s. La freŝa konusbero enhavas ankaŭ [[Vitamino C|C-vitaminon]].