Antonio Alonso Núñez: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 25:
En 1957 li organizis bibliografian ekspozicion pri Esperanto en la urbo [[Pontevedro]], kie li loĝis; tiam okazis incidento kun policanoj, ĉar en la ekspozicio montriĝis la [[Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj]] en la [[hispana|hispana lingvo]] (kaj apude, en Esperanto) kaj tio ne plaĉis al la reĝimo de [[Francisco Franco|Franco]]<ref name=granenciclopedia>[[Xesús Alonso Montero|Alonso Montero, Xesús]] (1984): "Esperanto", en Silverio Cañada (eldonisto), ''Gran Enciclopedia Gallega'', Santiago/Gijón, paĝoj 214-218.</ref>.
 
En [[1960]] li impulsis la unuan [[Hispana Esperanto-Kongreso|Hispanan Kongreson de Esperanto]] en Galegio, en [[Pontevedro]]. Li faris kelkajn proponojn al la kongreso, kiujn ĝi aprobis; inter ili elstaris starigo de komisiono por ellabori regularon pri organizado de la kongresoj kaj pretigo de materialo por konstanta Esperanto-ekspozicio je la servo de la grupoj<ref>-- (1979): ''Boletín de la Federación Española de Esperanto'', n-ro 123, septembro-oktobro 1960. Hispana Esperanto-Federacio.</ref>.
 
En [[1968]] li organizis, en interkonsento kun la ĉefinspektoro kaj inspektoroj pri infana edukado de la provinco Pontevedro, kurson por infanoj proksimume 10-jaraj, kun la celo, ke kelkaj el ili povu partopreni dank' al stipendio de la E-grupo de Pontevedro, en la [[Internacia Infana Kongreseto|Infana Kongreseto]] de la [[UK 1968|53a UK]] en [[Madrido]]<ref>-- (1968): ''Boletín de la Federación Española de Esperanto'', n-ro 166, marto-aprilo 1968, Zaragoza: Hispana Esperanto-Federacio.</ref>.
 
Post la diktaturo, en [[februaro]] [[1978]], li dufoje prelegis pri Esperanto en la fakultato pri [[filologio]] de [[Santiago-de-Kompostelo]], lia tiama loĝurbo. En tiu lernojaro, [[1978]]-[[1979]] li ekinstruis Esperanton en la Instituto por Lingvoj (Instituto de Idiomas) de la fakultato pri filologio. Por diskonigi la kurson kaj enkadrigi ĝin en ĝeneralan panoramon, Antonio Alonso prelegis la [[10an de decembro]] [[1978]], okaze de renkontiĝo galega-portugala en Vigo por celebri la [[Zamenhofa Tago|Tagon de Zamenhof]] kaj la 30an datrevenon de la [[Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj]]; la titolo de lia prelego estis "Esperanto en la universitato"<ref>-- (1979): ''Boletín de la Federación Española de Esperanto'', n-ro 231-232, januaro-aprilo 1979, Valladolid: Hispana Esperanto-Federacio.</ref>.