Astrometrio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Hipparcos ekzistu
Linio 1:
La '''astrometrio''' (laŭvorte ''stela mezuro'') estas la geometria parto de [[astronomio]] kaj estas rigardata kiel necesa fundamento de [[astrofiziko]]. Ĝi inkluzivas la mezuradon kaj komputadon de astraj pozicioj kaj iliaj movadoj kaj distancoj. Ĝis la granda kreskado de astrofiziko post la invento de [[spektroskopio]] je ĉirkaŭ [[1850]], la astrometrio kaj la sfera geometrio ludis plej ĉefan parton en la astronomio.
 
Ĉiuj branchoj de astronomio uzadas astrometriajn rezultojn, speciale post la lanĉoj de la astrometriaj satelitoj [[Hipparcos]] kaj Gaia en respektive 1989 kaj 2013<ref>Høg E. 2009, 400 Years of Astrometry: From Tycho Brahe to Hipparcos. Experimental Astronomy, Volume 25, Issue 1-3, pp. 225-240. DOI: 10.1007/s10686-009-9156-7, Bibcode: 2009ExA....25..225H</ref><ref>(en) Høg E. 2018, ''[http://arxiv.org/abs/1804.10881 Astrometry history: Hipparcos from 1964 to 1980]''. 52 pp.</ref>. Gaia jam donis precizajn astrometriajn resultojn por du mil milionoj da steloj<ref>[http://www.esa.int/Science_Exploration/Space_Science/Gaia_overview Gaia] </ref>.
 
Laŭ Chr. de Vegt, la astrometrio estas la scienco de la geometria konstruo de la [[universo]] (pozicio, movado kaj distanco de astroj) aŭ la ''mezurado de la ĉielo''. Plue ĝi donas koordinatan bazon por la [[geodezio]].