Eliŝeva Biĥovski: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
aldonis du alineojn kaj verko-titolojn
Linio 35:
 
Post la morto de sia patrino en 1891,<ref name="memoraĵo">Eliŝeva, [http://www.lechaim.ru/ARHIV/186/elisheva.htm Элишева: Как я учила Иврит], (rusa traduko far Zoja KOPELMAN de ''How I learned Hebrew'' (“Kiel mi lernis la hebrean”) el la Elisheva Arkivoj, Genazim, Tel-Avivo), Лехаим (Leĥaim), oktobro 2007. Alirita la 7-an de aŭgusto 2016.</ref> ŝi translokiĝis al Moskvo kun sia onklino, pli aĝa fratino de sia patrino, kie ŝi loĝis meze de la angla lingvo kaj kulturo. Kvankam ne estinte kulture juda, ŝi iĝis samklasano de judaj knabinoj, kiuj prezentis ŝin al ilia tradicia kulturo, kaj ŝi komencis skribi poezion en 1907. Unue ne malkonfuziginte la hebrean de la jida kiel la "lingvo de la judoj", ŝi ekstudis la jidan — kiun, ŝi skribis, pro ĝia parenceco al aliaj eŭropaj lingvoj, precipe la germana, ŝi facile komprenis.<ref name="memoraĵo"/> Ŝi lernis la hebrean alfabeton per hebrea gramatiklibro, kiun posedis ŝia frato, la filologo kaj esperantisto [[Lev Ivanoviĉ Ĵirkov|Lev ĴIRKOV]] ( 1885-1963), specialisto en [[Persa lingvo|persa]] kaj [[Kaŭkaza lingvaro|kaŭkazaj]] lingvoj.<ref name="berlovitz">Jaffa BERLOVITZ, "[http://jwa.org/encyclopedia/article/elisheva-bichovsky Elisheva Bichovsky]" en ''Jewish Women: A Comprehensive Historical Encyclopedia,'' (“Judaj virinoj: Ampleksa historia enciklopedio”), la unuan de marto 2009, Jewish Women's Archive (“Arĥivo de judvirinoj”). Alirita la 7-an de aŭgusto 2016.</ref> Studinte kaj la [[Ruslingva literaturo|rusa]]n kaj la [[Anglalingva literaturo|anglalingvan literaturo]]n ĉe liceo por knabinoj, en 1910 ŝi iĝis diplomita instruisto ĉe progresema lernejo de Asocio pri Infanlaboro kaj Infanludo, kiun faris [[Stanislavo Ŝatskij]] kaj [[Aleksandro Zelenko]] per kursaroj, kiuj trejnis infanvartejaj kaj bazlernejaj instruistoj laŭ la sistemo de la pionira germana edukisto, [[Friedrich Fröbel]] (1782-1852).
 
== Hebrea edukado ==
Eliŝeva skribas en sia memoraĵo, ke jam en elementa lernejo ŝi ekkonis nomojn de lokoj, kiuj aperis en aventuraj libroj por junuloj, inkluzive de iuj latinamerikaj urboj kaj [[Galveston (Teksaso)|Galveston, Teksaso]]. Ŝia intereso pri la hebrea ekflamis post kiam ŝi hazarde trovis hebrelingvan ĵurnalon kaj vidis reklamon pri [[vaporŝipo|vaporŝipa kompanio]] rekomendita kiel facila, oportuna maniero transiri la [[Atlantiko]]n. Tiutempe Galveston estis ĉefa enirhaveno al Usono por eŭropaj elmigrantoj, kaj kun la helpo de [[Germana lingvo|germanlingva]] lernolibro por erudiciuloj pri [[biblia hebrea]], ŝi povis elpensi unue la nomon de Galveston kaj poste la nomojn de aliaj geografiaj lokoj, de kiuj telegramoj estis senditaj por gazeta eldono, ekzemple [[Londono]], [[Sankt-Peterburgo]] kaj [[Berlino]]. Tamen krom la datlinioj de la apartaj novaĵeroj, ŝi ne povis kompreni ion ajn de tiu ĵurnalo. Poste, ŝi skribas, iu klarigis, ke estas du apartaj "judaj" lingvoj, ambaŭ skribitaj per la samaj literoj sed tre, tre malsamaj laŭ ilia [[vortprovizo]] kaj [[gramatiko]].<ref name="memoraĵo"/>
 
Tiel en 1913 ŝi komencis studi la hebrean per vesperaj kursoj ĉe la "Общество распространения правильных сведений о евреях и еврействе", ''Obŝĉestvo prjevjev rasprostranenija pravil'niĥ svedenij o jevrejaĥ i jevrejstve'' ("Societo por disvastigado de ĝustaj informoj pri judoj kaj judismo"), kiun fondis en 1906 moskva grupo de eminentaj judoj, kiu inkluzivis [[Uri Nissan Gnessin]] (1879-1913), [[Josef Ĥaim Brenner]] (1881-1921), [[Jeĥiel Ĉlenow ]] (1864-1918) kaj ŝia estonta edzo, [[Simeon Biĥovski]] (1880-1932),<ref name="dorledor">Dorin Ŝlaen, [http://www.dorledor.info/node/6946 Коллекция, Рахель и Элишева] ("Kolekto, Raĥel kaj Eliŝeva"), 11an de decembro 2004. Еврейский новостной портал Молдовы Dorledor.info. Alirita la 8an de aŭgusto 2016. </ref> kiu ankaŭ komencis la eldonejon ''Nisjonot'' ("Eksperimentoj") en tiu jaro.<ref name = "bredstein">Andrej Aleksandr Bredstejn, ''Uri-Nisn Gnesin: Between the Worlds, Belonging to Both'' ("Inter la mondoj, apartenantaj al ambaŭ", [[Aŭstino]], Teksaso: majo 2012 (disertaĵo). Alirita la 8an de aŭgusto 2016.</ref> Dum la unuaj tri monatoj ŝi havis junan instruiston, kiun ŝi karakterizis kiel "nekredeble talenta kaj senlime sindona al sia afero." La lecionoj estis per la [[Cseh-metodo|rekta metodo]] de "la hebrea tra la hebrea", ĉefe per parola instruado kaj sen lernolibro.
 
 
 
== Hebrelingvaj libroj ==
* 1926: ''Kos Ketanah'' ("Malgranda taso"), poezio
* 1926: ''Im Or Boker Be-Kol Rinah'' ("Kun matenlumo kaj ĝoja kanto"), poezio
* 1928: ''Haruzim'' ("Rimoj"), poezio
* 1928: ''Sipurim'' ("Rakontoj"), noveloj
* 1929: ''Simta'ot'' ("Stratetoj"), romano
* 1929: ''Mikreh Tafel'' ("Malgrava okazaĵo"), rakonto
* 1946: ''Shirim'', ("Poemoj")
* 1970: ''Yalkut shirim'' ("Kolektitaj poemoj") <ref name = "libroj"> [https://web.archive.org/web/20090713210227/http://www.ithl.org.il/author_info.asp?id=60 Instituto por la traduko de hebrea literaturo], Bnei Brak, Israelo, 21 aŭgusto 2002 (Arkivita). Alirita la 8-an de aŭgusto, 2016.</ref>
 
==Referencoj==