Enhavo forigita Enhavo aldonita
diversflanka ĝisdatigo
Linio 10:
 
== Mia vikipediista vivo ==
[[Vikipedio|Vikipedion]] kiel tuton mi eniris en ĝia kvara vivojarevivojaro pere de [[Esperanto]], kun kiu mi konatiĝis nur jaron antaŭe. Tiam mi komencis kontribuadi specife al la [[Vikipedio en Esperanto]] kaj tre aktiva kontribuanto tie mi estis inter la [[26-a de majo]] [[2005]] kaj la [[20-a de februaro]] [[2006]] > kio koincidas kun la tempo de mia unua [[semestro]] kiel studento de informadiko ĉe la [[Masaryk-Universitato]] en [[Brno]] kaj la somera ferio antaŭ ĝi. Ekde mia registriĝo okazinta la [[25-a de oktobro|25-an de oktobro]] [[2004]] ĝis la fino de tiu periodo mi faris 2343 redaktojn (kulmino estis 900 redaktoj en januaro 2006), mia roboto [[Vikipediisto:RBT|RBT]] faris ĉirkaŭ 5000 pliajn kaj mia [[Helpo:Atentaro|atentaro]] fine ampleksis 993 paĝojn. Mia unua redakto ĉi tie estis [[Specialaĵo:Diff/95841|korekto de mistajpaĵo]] en la artikolo ''[[Spiritismo]]'', mia unua nove verkita artikolo estis ''[[Specialaĵo:Diff/133798|Jaroslav HEYROVSKY]]'', kio post dek monatoj evidentiĝis duoblaĵo de jam ekzistanta artikolo ''[[Jaroslav Heyrovský]]'' – fondita jam dek ses monatojn pli frue de [[Miroslav Malovec]], kiu en la momento de la unuigo de tiuj du artikoloj ĵus estis fariĝinta [[Brno|samurbano]] kaj [[Esperantista klubo en Brno|samklubano]] mia.
 
Post tiu rapida komenco, mia agado adaptiĝis al la vivo de memstariĝinta studento en grandurbo, kun multe pli da ĉeesta [[Esperanto-movado|Esperanta vivo]] kaj multaj [[vojaĝo]]j kun ofta partopreno en [[Esperanto-renkontiĝo|aranĝoj]] (vidu mian liston [[#Listo de partoprenitaj aranĝoj|ĉi-sube]]). Dum pluraj jaroj mi estris [[Ĉeĥa Esperanto-Junularo|Ĉeĥan Esperanto-Junularon]] (kiun mi kunfondis kaj gvidis ĝis la sukcesa realigo de la [[65-a IJK|unua IJK en Ĉeĥio]] okazinta en [[2009]] en [[Liberec']]) kaj aktivis en la internacia laborgrupo [[E@I]]. Por ĈEJ mi funkciigis [[vikio|vikian]] retpaĝaron (aktivan en la jaroj 2005–2011) kaj nome de E@I mi efektivigis interalie plurajn projektojn rilatajn al Vikipedio – ekz. la eksterretan eldonon de Vikipedio en Esperanto kadre de la DVD [[Esperanto Elektronike]] ([[2006]], ripetita en [[2010]]), la konkurson [[Vikipedio:Konkurso/2010|Monato de Vikipedio]] ([[2010]]) aŭ kunokazigon de la [[Esperanta Vikimanio]] ([[2011]]). Tiu Esperanto-[[Vikimedio|viki'''''m'''''edia]] agado iom post iom transiris sub la zorgon de aparta, [[:meta:Wikimedia user groups|oficiale rekonita]] grupo [[:meta:Esperanto kaj Libera Scio|ELiSo]] (''Esperanto kaj Libera Scio''), kiun mi en [[2013]] helpis kunfondi (ĉefa ĝia iniciatinto estis mia slovaka amiko kaj vikipediista posteulo [[Vikipediisto:KuboF|KuboF]]). Mian studon de informadiko mi konkludis en [[2011]] kaj post tiam mi kelkfoje partoprenis – ĉu propranome, ĉu foje ankaŭ nome de ELiSo – kelkajn [[Fondaĵo Vikimedio|vikimedi-movadajn]] aranĝojn, precipe la tutmondajn [[Vikimanio|Vikimaniojn]] en [[wm2011:|2011]], [[wm2013:|2013]] kaj [[wm2016:Main_Page|2016]]. Malgraŭ pluraj eksterlandaj forestoj mi plu vivas en Brno.