Ĝibraltaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 191:
 
== Simioj ==
Sur la [[roko]] de Ĝibraltaro vivas de la britoj konservata [[simio]][[kolonio]] en [[naturrezervejo]]. Temas pri [[magoto]]j (''Macaca sylvanus''), kiuj ankaŭ vivas en [[Nord-Afriko]]. Laŭ [[legendo]] Ĝibraltaro restas brita tiel longe kiel la simioj vivas sur la roko. Kune pro tio la [[populacio]] estas severe protektata. [[Winston Churchill]] eĉ dum la [[Dua Mondmilito]] importigis novajn simiojn el Nord-Afriko ĉar la populacio ŝrumpis ĝis sep bestoj. La kolonio konsistas el kelkcentoj da animaloj en ses diversaj grupoj.<ref>[https://winstonchurchill.org/publications/finest-hour/finest-hour-161/curiosities-churchill-and-the-barbary-macaques-a-visit-to-gibraltar-s-fabled-rock/ Curiosities – Churchill and the Barbary Macaques – A Visit to Gibraltar’s Fabled Rock], International Churchill Society</ref>
La plejmulto de la simioj estas tre malsovaĝa. Ili venas kelkfoje ĝis en la urbo, aŭ grimpas sur ŝultroj kaj kapoj. Ĉar ili estas sovaĝaj bestoj kaj por preventi ke ili fariĝas tro brutalaj aŭ tro dependaj de homoj, karesado kaj alia direkta kontakto estas senkuraĝigata, kaj estas manĝigado malpermesata.