Friedrich Joseph Haass: Malsamoj inter versioj

e
 
En [[1829]] la ĝenerala guberniestro Golicin invitis Haass-on aniĝi al la nova Zorganta pri prizonoj komitato. Tio estis filantropa organizaĵo, helpanta al malliberuloj. Doktoro Haass ekde [[1830]] ĝis [[1835]] estis sekretario de tiu organizaĵo. Li tre serioze prenis tion. Post tio li iom post iom lasis bone pagatan kuracadon de riĉuloj kaj dediĉis sin al zorgoj pri kompatindaj kaj malestimitaj anoj de socio. Por tio li elspezis tutan sian propraĵon kaj eĉ lian entombigon pagis polico.
 
La stato de malliberuloj estis terura. Komenco de iliaj suferoj estis la vojo al malliberejoj aŭ punlaborejoj. Tiuj ordinare troviĝis malproksime, ofte en [[Siberio]], kaj malliberuloj devis trairi piede grandan distancon. Por ke ili ne eskapu dum vojo, oni unu manon de ĉiu el ili alkatenis al fera stango, kies longo estis nur unu [[arŝino]] (ĉ. 0,7 m). Al tiu stango oni alkatenis ĝis 12 homojn, apartigante ilin nek laŭ aĝo, nek laŭ sano, nek laŭ sekso, nek laŭ pezo de krimo, do malliberuloj dum kelkaj tagoj devis iri en malvasta tumulto, portante sur si malfortajn, malsanajn kaj eĉ mortintajn dum vojo homojn. Somere [[kateno]]j pro suno ardiĝis, vintre — frostiĝis, kaj pli suferigis malliberulojmalliberulojn. Nur la plej gravaj krimuloj iris aparte, kun la piedoj kaj la manoj en katenoj; malgraŭ tiuj estis tro pezaj gravaj krimuloj ja havis pli bonajn kondiĉojn. La doktoro postulis ne plu uzi tiun stangon, kaj anstataŭigi ĝin per novaj, malpezaj katenoj. Lin subtenis la ĝenerala guberniestro. Novajn katenojn la doktoro provadis por si mem — enkatenita, li trairadis distancon, egalan al ordinara taga vojo de malliberuloj. Sed la [[ministro pri internaj aferoj]] [[grafo]] Zakrevskij kontraŭis tion. Lin incitis tio, ke la moskva ĝenerala guberniestro miksis sin en nemoskvaj aferoj. Krom tio, Zakrevsij estis tre kontenta pri stangoj, ĉar ili faciligis laboron de gardistoj. Golicin kaj Haass plu postulis malpermesi stangojn, skribis al multaj gravuloj. La doktoro eĉ skribis en sian naskiĝlandon, al la [[Reĝlando Prusio|prusia]] reĝo kaj petis, ke tiu petu sian fratinon, la edzinon de rusia imperiestro, ke ŝi petu sian edzon, ke tiu malpermesu stangojn. Dume, ne atendante oficialan decidon, en la decembro [[1831]] Golicin kaj Haass komencis liberigi irantan trans Moskvo malliberulojn de stangoj kaj uzi novajn katenojn. Produktadon de tiuj lastaj ili pagis per propra mono kaj mono de aliaj bonfarantoj.
 
En [[1844]] Golicin mortis. La nova ĝenerala guberniestro duko Ŝĉerbakov subtenis Haass-on, kvankam ne tiom arde, kie Golicin. Sed en [[1848]] Zakrevskij, malamiko de Golicin, iĝis moskva ĝenerala guberniestro. Li ne tute malpermesis novajn katenojn: estro de gardistoj de ĉiu grupo malliberuloj rajtas, sed ne devas, konsenti ŝanĝi stangojn per novaj katenoj. Sed Haass, jam maljunulo, renkontadis ĉiun grupon kaj petegis, eble eĉ surgenue, ĉiun estron de gardistoj, kaj multajn konsentadis. Krom tio, en 1848 komenciĝis la [[epidemio]] de [[ĥolero]], kaj Zakrevskij ne povis tute forpeli la doktoron, ĉar tiu estis bezonata por kuracado kaj precipe por ne okazu malordon inter la loĝantaro, ĉar malriĉuloj obeis nur “sian doktoron”.