Verkoj de L. L. Zamenhof: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
IVLIVS (diskuto | kontribuoj)
ja ja
IVLIVS (diskuto | kontribuoj)
unua persono - kiel stulte
Linio 11:
Sed tiu toleremo estis ebla, nur ĉar la bazoj de la lingvo estis firmigitaj kontraŭ ĉia ŝancelo. Tion li atingis, havigante karakteron de netuŝebleco al la tri verkoj ''Gramatiko, Ekzercaro kaj Universala Vortaro'', kiun li kolektis en l905 sub titolo de „Fundamento de E“. Por ke iu ajn lingvo povu regule kreski kaj disvolviĝadi estas necese, ke enestu en ĝi ia potenca inertforto, kiu konservas al la plej granda parto de la lingvo oportunan senŝanĝon kaj stabilon, nepran kondiĉon por interkompreniĝado. En la naturaj lingvoj, tiun inertforton prezentas la jarcenta tradicio. En E, kie tia ne ekzistis, Z anstataŭigis ĝin per la Fundamento, kun sia karaktero de „dogma“ netuŝebleco. Tiu lingva tabuo estas, post la kreado mem de E, plej genia elpenso de Z. Ĝi certigis al ĝi senriskan evolupovon kaj ebligis al Z tre libere proponi kaj uzi novajn vortojn (ĉirkaŭ 3 mil), el kiuj la plimulto estis poste registrita en la Oficialaj Aldonoj.
 
2e) La tradukoj prezentas en la verkaro de Z la plej ampleksan parton kaj misimio diros eĉ la plej gravan. Lia unua traduko (La Batalo de la Vivo, de Dickens) ĉar ĝi ne estis siatempe eldonita libroforme, ne havis grandan influon. Sed la dua: „Hamleto de Ŝekspir“, kiun li publikigis en la „Biblioteko de la L. I. E“ renkontis senkomparan sukceson kaj pli efikis por la propagando de la lingvo, ol ĉiuj plej lertaj teoriaj admonoj. Li pruvis la movon marŝante: certe la publikigo de ''Hamleto'' ludis gravan rolon en la batalo pri reformoj kaj multe helpis al la venko de la konservativuloj. Diversaj cirkonstancoj malhelpis lin daŭrigi tiun fekundan laboron, kaj nur ekde 1906 la fondo de la ''Revuo'' fare de Carlo Bourlet donis al li la eblon rekomenci sisteman tradukon de gravaj literaturaj verkoj. Oni miras antaŭ la nombro da tiaj tradukoj aperintaj en la jaroj 1907-08: verŝajne kelkaj el ili estis jam pretaj de antaŭe kaj atendis nur eldoneblecon. Sed tamen lia rapideco estas eksterordinara: se oni memoras, ke li povis labori nur en la vespero, post longa laciga labortago, oni dubos, kiel li tradukis verse la kvin aktojn de ''Ifigenio en Taŭrido'' en la daŭro de 4 monatoj (marto-junio 1908). Cetere tiu rapideco ne estis sen malutilo: liaj tradukoj suferas precipe pro du difektoj: unue ili estas ne tre ĝustaj, en kelkaj lokoj eĉ ne mankas kontraŭsencoj (oni vidos sube, kiel profunde la anglaj teologoj devis modifi la Z-an Biblion); due ili ne ĉiam estis ŝirmitaj kontraŭ la invado de nacilingvaj idiotismoj (tio estas precipe konstatebla en la traduko de ''Georgo Dandin''). Sed oni devas konfesi, ke tiujn difektojn klarigas ankaŭ aliaj kaŭzoj: unue la metodo de Z, kiu neniam celis ekzaktan „kabinetan“ tradukon, sed ĉiam preferis la pli vivan, pli rektan dirmanieron (tio klarigas, ke foje li tradukis ne el la originalo, sed el traduko germana: Hamlet, Fabeloj de Andersen ktp.); due la stato de la lingvo, ankoraŭ juna kaj malriĉa, kiu ne ebligis redoni ĉiujn nacilingvaĵojn per trafa kaj int. esprimo. Tamen kia ajn estas la absoluta valoro de tiuj tradukoj, estas klare, ke ilia valoro rilate al la lingva evoluo estas grandega. Efektive ili pruvis al la kontraŭdirantoj, ke „E povas servi kiel lingvo por libera esprimado de ĉiuj geniaj verkoj de la homa literaturo“; ili kontribuis al la riĉiĝado de la vortaro pro la neceso redoni kelkfoje subtilajn idenuancojn de beletraj ĉefverkoj; ili helpis al la ellaboriĝado de la lingvo, devigante al penado por en tiu aŭ alia maniero nepre traduki tiajn esprimojn, kiujn ĉiu lingvo nepre ''devas'' posedi“; ili progresigis E-n al „kreskanta elasteco“ kaj fleksebleco, memorigante, „ke nia lingvo devas servi ne sole por dokumentoj kaj kontraktoj, sed ankaŭ por ''la vivo''“ (rimarkinde estas tiurilate la prefero de Z por traduko de teatraĵoj, kies vivaj dialogoj disvolvadis kaj ekzercadis la kvalitojn de la lingvo); fine ili stabiligis kaj fiksis la lingvon, prezentante multegan kvanton de kunmetaĵoj, vortkonstruoj, metaforoj kaj proverboj, komunan trezoron da pretigitaj difinitaj parolturnoj, kiujn leksikologoj zorge kolektis en la ''Enciklopedia Vortaro'' kaj en la ''Plena Vortaro'', kaj kiujn aŭtoroj uzadas por la pli granda unuigo kaj kohero de la lingvo. Oni vidas, do, ke oni ne troigus la rolon de la Z-aj tradukoj dirante, ke sen ili E ne ekzistus: ĝi estus pala teoria fantomo, kiel Ido aŭ Occidental. Per siaj gramatikaj kaj vortaraj verkoj Z estis konstruinta la skeleton de la lingvo, sed nur dank' al sia persista traduko, li vestis tiun ostaron per sukplena, sangriĉa, brilkolora karno. La animon cetere ni serĉu ĉe la originalaj verkoj.
 
3e) La originalaĵoj konsistas ĉefe el antaŭparoloj al liaj diversaj verkoj, el traktaĵoj kaj el paroladoj. Du pecoj havas apartan gravecon: la traktajo pri „''Esenco kaj Estonteco de la ideo de lingvo internacia''“ kaj la kolekto de la ''Kongresaj Paroladoj''. Oni trovas en la unua profundecon de penso, potencon de logiko, klaron de saĝo, kiuj donas al tiu libreto eksterkutiman valoron por klerigado. Ĝi estas verko klasika, en la plej forta kaj laŭda senco de la vorto. La Paroladoj estis, kvankam oficialaĵoj, plej intime pripensitaj kaj plej skrupule redaktataj; Z penis enfermi en ilin ĉiujn siajn konvinkojn kaj esperojn, sian hom-amon kaj di-respekton. Celante „efiki sur la sentojn“ pli ol sur la spiritojn, en tiu granda „korekscita religia“ festo, kiel li imagis la Kongresojn, li provis esti la Predikanto „sub la verda standardo“. De la unua parolado en Bulonjo ĝis la lasta en Krakovo, ĉie oni sentas la entuziasmon de la kredanto, la idealismon de la majstro, la sindonemon de la homo. Li aspektas al ni kiel alia pli humana Moseo, gvidanta, admonanta kaj konsolanta sian popolon trans ĉiuj malhelpoj de la vojo. Se mankas al li la kapabloj de granda oratoro, li tuŝas nin eĉ pli profunde per la simpleco de la stilo kaj la sincereco de la tono. Kiu volos posedi ĝustan bildon de Z, li prenu tiujn du malgrandajn librojn, la ''Esencon'' kaj la ''Paroladojn'', lian tutan inteligenton kaj lian tutan koron. Ambaŭ estas el la nombro de tiuj nemultaj verkoj, kiuj honorigas la homaron.
Linio 18:
''Unua libro'' (en lingvoj rusa, pola, franca, germana) ĉe Kelter, Varsovio 1887; E-a traduko de la antaŭparolo en F. K. kaj O. V.- ''Dua libro''. En esperanto. Ĉe Kelter, Varsovio 1888. Antaŭparolo represita en O. V.; ekzercaro represita sub titolo „Dua ekzercaro“ (fakte ĝi estas la 1-a!) ĉe A. Paolet, 1921. ''Aldono al la Dua Libro''. (Esp.) ĉe Kelter, Varsovio 1889: fotografa reproduktaĵo, Centra Oficejo, Parizo 1925; represita en O. V. ''Plena Vortaro Rusa-Internacia'' ĉe Kelter, Varsovio 1899. Represita de Kelter 1910. - ''Meza Vortaro Internacia-Germana'' ĉe Kelter, Varsovio 1889. Ĉiuj ĝis nun montritaj verkoj estas subskribitaj de la pseŭdonimo „D-ro Esperanto“ - ''Artikoloj kaj tradukoj'', aperintaj en la gazeto „La Esperantisto“ de 1889 ĝis 1895, estas kolektitaj, la artikoloj en O. V., la tradukoj en F. K., krom tiu de „La Batalo de l' Vivo“, aparte represita en Londono 1911. - Universala Vortaro de la Lingvo Internacia, (en ses lingvoj) Kelter, Varsovio 1893. Represita en la Fundamento. - Ekzercaro de la lingvo Esperanto. Kelter, Varsovio 1894: Represita en la Fundamento - ''Hamleto'', tragedio de V. Ŝekspir, Tümmel, Nürnberg 1894. Represita de Hachette, Parizo ekde 1902 (oni atentu, ke kelkaj modifoj estis metitaj de L. de Beaufront. La preseraroj estas sufiĉe multaj, kaj ofte difektas la signifon aŭ la ritmon. La represo de la 1-a akto en la F. K. estas konforma al la unua eldono. Kritika studo en ''Lingva Kritiko. - Granda Vortaro Germana-Esperanta'', Centralnaja, Odessa 1894. (Nur la 1-a kajero.) Fundamenta Krestomatio (= F. K.) Hachette, Parizo, 1903. De Z mem estis verkitaj: Ekzercoj - La Novaj vestoj de la reĝo - La Virineto de Maro - Anekdotoj (plejparte) - La hejmo de la metiisto - La karaj braceletoj - Bagateloj (plejparte) Fingra Kalendaro - El la poŝto - La loĝejoj de la termitoj - Kronika katara konjunktivito - El la unua libro de la lingvo E - Plena Gramatiko de E - Al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj. . . - Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia (tiu lasta traktaĵo estis aparte eldonita sub la nomo de Unuel, kun franca traduko de Beaufront kaj Vallienne, kaj antaŭparolo. Hachette, Parizo 1907.) Aldonis al tio la anoniman poemon „Preĝo sub la verda standardo“ ''Wörterbuch Deutsch-Esperanto'', Möller und Borel. ''Berlin'', 1904. - Fundamento de E. Hachette, Parizo, 1905. - ''Kongresaj Paroladoj'', de 1905 ĝis 1912 estas kolektitaj, kun aliaj neoficialaj en O. V. Bonega kritika eldono de Sasaki kaj Iuaŝita, Japana E Asocio Tokio, 1930 (2a korektita eld. 1932) - ''La Revizoro'', de Gogol. 1907. De tiu verko ĝis la „Readmono“ ĉiuj menciitaj verkoj aperis unue, komplete aŭ parte, en La Revuo, poste en aparta eldono ĉe Hachette, Paris. - ''La Predikanto'', el la Biblio 1907. - ''Georgo Dandin'', de Molière. 1908. - ''Ifigenio en Taŭrido'', de Goethe. 1908. - ''La Rabistoj'', de Schiller, 1908. - ''La Psalmaro'' el la Biblio. 1908. ''La Sentencoj de Salomono'', el la Biblio. 1909. - ''La Rabeno de Baĥaraĥ'', de Heine. 1909. ''La Gimnazio'', de Alejhem, 1909 (ĉi tiuj du verkoj eldoniĝis, per unu volumo, nur en l924, ĉe la Centra Librejo, Parizo.) - ''Marta'' de Orzesko, 1910. - ''Proverbaro'', 1910. (La unuaj kajeroj estis eldonitaj de Kelter, Varsovio, 1905.) - ''Genezo'', 1911. - ''Eliro'', 1912. - ''Levidoj'', 1912. - ''Lingvaj Respondoj'', 1912. (Dua eldono, kompletigita, en 1913. Plena Kolekto, en 1925, ĉe Centra Librejo, Parizo.) - ''Nombroj'', 1914. - ''Readmono'', 1914.
 
Je sia morto, en 1917, Z lasis, manuskripte, la kompletan tradukon de la ''Fabeloj de Andersen'', kaj de la ''Malnova testamento'' (el la Biblio). ''La Fabeloj'' aperis ĉe la Centra Librejo, Parizo (1a volumo, 1923 - 2a, 1926 - 3a, 1932 - 4a, en presado) - sed kun teksto tre duba: la manuskripto estis laŭ miala konstato de simio, en pluraj lokoj korektita de iu, kaj la preseraroj svarmas.
 
''La Malnova testamento'' aperis en la ''Biblio'', eldonita en Londono, 1926, de la Brita Biblia Societo. La teksto estas la rezulto de longa kaj tre konscienca laboro de angla biblia komitato super la Za manuskripto: se oni komparas kun la Hachette'-aj eldonoj, oni miros pri la nombro de la korektoj (605 nur en la 41 unuaj psalmoj!). Kiel ajn lojala kaj skrupula estis la revizio de la komitato, oni ne povas uzi tiun tekston, en ĝia nuna formo, por scienca studo al la Z-aj lingvo kaj stilo. Tio cetere nenion deprenas de la literatura graveco kaj fidindeco de tiu ĉefverko.
 
Ĉiuj aliaj malĉefaj verkoj de Z, liaj leteroj ktp. estis zorge kolektitaj en ''Originala Verkaro de Zamenhof'', kompilitaj de J. Dietterle, Hirt & Sohn, Leipzig, 1929. (al kiu libro misimio aludis per O. V.)
G. WARINGHIEN.