Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 220:
==Aŭto==
Saluton. Vi malfaris mian ŝanĝon de aŭto- al mem-. Mi gratulas vin pro ampleksa kono pri teknikaj aferoj, kemio kaj medicino tiuokaze, sed mi faris tiun intencitan plibonigon en la senco, ke PIV tute ne agnoskas prefikson aŭto-, kio tute devus esti komprenata kiel aŭtomobilo kaj tie tute ne estas la afero. Ja povas esti neologisma termino "aŭtimuneco" sed tio povas esti ankaŭ "memimuneco" kaj la aŭtoro de tiu artikolo povus decidi pri la ĝusta titolo kaj eĉ inkludi la alternativan titolon, sed simple forigi PIV-igon de la teksto eble ne estas la plej afabla maniero defendi la netuŝeblecon de la artikoloj. Mia memoro, kiel ĉiuj, iomete malboniĝas, sed mi klopodos memori, ke "viaj" artikoloj estas netuŝeblaj.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 12:47, 8 sep. 2020 (UTC)
:Saluton kara! Kompreneble ne, ĉiuj artikoloj estas tuŝeblaj kaj redakteblaj kaj vi povas vidi tion en historio de dekoj da artikoloj, kiujn verkis mi, sed poste plibonigis aliuloj. Mi lasis klarigon de tiu malfaro, sed evidente ĝi malaperis dume. Mi estas ne tro sperta pri teknikaj aferoj. Mi malfaris la redakton, ĉar mi ĉiam klopodas sekvi jaman lingvouzon kaj ĉi-foje, post esplori en Guglo, mi vidis ke ''aŭtoimuna'' havas en Esperanto 2000 trafojn dum ''memimuna'' nur 274. En sciencaj tekstoj ofte estas uzataj terminoj, pruntitaj el aliaj lingvoj, do simple ne analizeblaj. Ni diras ''artrito'', ne ''artikinflamo'', kvankam sufikso ''it'' ne ekzistas en Esperanto. Ni diras ''nefrito'', ne ''reninflamo'', ktp. Do evidente ankaŭ ĉi-foje la komunumo simple sekvas tiun tradicion. En [[:s:eo:Esperanta Medicina Terminaro (Hradil 1979)|Esperanta Medicina Terminaro (Hradil 1979)]] ni legas:
 
'''AŬTO-''', (Gr. autos = mem), -agresio, -anamnezo, -antigeno, -antikorpo, -digesto, -erotismo, -gena, -grefto, -hemoterapio, -hipnozo, -fitona (A. autochthon, origina, aperanta en loko de sia origino), '''-imuneco''', -intoksiĝo, -katalizo; -klavo, -lizo, -noma (nerva sistemo), -nomeco, -nomio, --plastiko, -psio, -radiografio, -smio, -somo, -sugestio, -tokseco, -tomio, -transfuzio, -transplantado, -trofa
 
Mi esperas ke nun tiu ĉi miskompreno estos klara kaj vi plu diligente plibonigos ankaŭ miajn artikolojn. Ni ĉiuj laboras por la sama afero.[[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 13:09, 8 sep. 2020 (UTC)