Unuiĝintaj Nacioj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 135:
Sekve de la [[Tunizia ribelo en 2010-2011|Tunizia Revolucio de 2010 ĝis 2011]], estiĝis revolucioj kaj popolaj ribeloj en la tuta araba mondo, kiuj sume estas nomataj “[[Araba printempo]]”. En la plejmulto de la landoj en Nord-Afriko povis fondiĝi novaj registaroj, i.a. en Tunizio, Libio kaj Egiptujo. Ankaŭ en Sirio estiĝis protestoj, nome kontraŭ la reĝimo de [[Baŝar al-Asad]]. Pro supozoj pri la nerespektado de la homaj rajtoj, la reĝimo vekis la atenton de Unuiĝinta Naciaro, kiu sendis delegacion de rigardantoj al Sirio, kadre de la ''Rigarda Misio de Unuiĝintaj Nacioj en Sirio'' (RMUNES) (angle: ''United Nations Supervision Mission in Syria'', UNSMIS), kaj elektis specialan delegiton pri la konflikto en Sirio, eksan Ĝeneralan Sekretarion, [[Kofi Annan]].
 
La 16-an de junio 2012, la misiestro diris, ke UN interrompis la mision RMUNES pro [[eskaliĝo|eskaladinta]] violenteco.<ref>[http://www.bbc.co.uk/news/world-middle-east-18471944 UN suspends Syria peace mission], BBC News Middle East. UN interrompas la Sirian pacmision. Publikigita la 16-an de junio 2012. Vidita la 17-an de junio 2012. {{en}}.</ref> La 19-an de aŭgusto 2012 finiĝis la misio entute, post kiam Unuiĝintaj Nacioj konstatis, ke la kondiĉoj por plua rigardado de Sirio ne estas plenumeblaj.
 
== Sukcesoj de la organizaĵo ==
[[Dosiero:EleanorRooseveltHumanRights.png|eta|dekstra|300px|Edzino de eksa usona prezidento Roosevelt kun la [[Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj]]]]
 
=== Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj ===