Wallacea: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 22:

==Biodiverseco==
La [[biodiverseco]]n de tiu eksterordinara regiono estis konstatita per ĵusa ekspedicio kiu dum laboro de nur ses semajnoj sukcesis identigi kvin novajn speciojn kaj kvin novajn subspeciojn de [[paseroformaj birdoj]], kiam jam malfacile okazas identigoj de novaj birdospecioj. Fakte nur ekde ekspedicioj de la Universitato de Luisiano en norda Peruo en la 1970-aj jaroj oni ne identigis tiom da novaj birdospecioj en ununura zono. Tiu nova ekspedicio en Wallacea sukcesis pro du faktoroj: unua la aparteco de la du insuloj Taliabu kaj Peleng, en kiuj oni malkovris la kvin speciojn kaj kvar el la subspecioj; kaj dua la studo de iamaj ekspedicioj, inter kiuj tiu de Wallace mem, kiuj esploris nur la plej facile atingeblajn marbordajn areojn kaj ne la internajn montarajn.<ref>''Un mundo perdido en la Wallacea'', "Noticias científicas", ''Aves y naturaleza'', [[Madrido]], nº 31, 2020, paĝo 18. Citita el Rheindt. F. E. kaj aliaj (2020). "A lost world in Wallacea. Description of a montane archipelagic avifauna." ''Science'', 2020. DOI: 10. 1126/science.aax2146</ref>