Izajasz Fragner: Malsamoj inter versioj

pola juddevena esperantisto kaj advokato
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "{{informkesto homo}} '''Izajasz (Isajo)<ref>[https://dlibra.kul.pl/dlibra/publication/47997/edition/43374/content ''Oni dankas''] en: Esperanto : revuo internacia : ofici..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 06:10, 10 sep. 2020

Izajasz (Isajo)[1] FRAGNER (m. la 10-an de septembro 1942 en Lipnica Murowana) estis pola juddevena esperantisto kaj advokato.

Izajasz Fragner
Persona informo
Morto 10-an de septembro 1942 (1942-09-10)
en Lipnica Murowana
Mortokialo pafvundo
Lingvoj Esperanto
Loĝloko Nowy Wiśnicz
Ŝtataneco Dua Pola Respubliko
Familio
Edz(in)o Franciszka Fragner
Okupo
Okupo advokatoesperantisto
vdr

Li loĝis en Nowy Wiśnicz, kie li laboris kiel advokato. Lia hobio estis kateĥismoj kaj religiaj lernolibroj de diversaj eklezioj. Li ankaŭ kolektis lernolibrojn de fremdaj lingvoj[2]. En 1912 li iĝis honora civitano de Nowy Wiśnicz[3].

Fragner estis aktiva esperantisto. En 1910 en Nowy Wiśnicz li komencis instrui Esperanton en la Societo de Popola Lernejo[4] kaj fondis Esperanto-grupon, kiu en 1912 havis 25 membrojn[5]. Li partoprenis en UK 1912 kaj 1931[6] en Krakovo, subtenis la gazeton Pola Esperantisto[7].

Milito kaj morto

En la tempo de la germana okupacio de Pollando dum la dua mondmilito, en Bochnia estis establiga geto. Fragner kun sia edzino Franciszka kaj ŝia fratino decidis ne ekloĝi tie, kaj kaŝis sin en arbaro. Antaŭ tio la triopo estis baptita de juĝisto Walerian Hans. La konspiro ne daŭris longe: kamparanoj el Rajbrot, kiuj fervore kaptis kaŝantajn sin judojn, kondukis ilin al pola policejo en Lipnica. Iu informis germanajn soldatojn el Bochnia, ke tri judoj troviĝas en Lipnica. La soldatoj forkondukis la arestitojn al tombejo kaj mortpafis. Antaŭ la morto Izajasz Fragner sukcesis krii „Vivu Pollando!”.

Kun la edzino Franciszka Fragner havis tri infanojn. La filo Zygmunt finstudis ĉe Politekniko de Gdansko kaj kiel specialisto pri turbinoj estis sendita al Svedio, danke al kio travivis la militon. La filo Stefan, juristo, pasigis la militon en militkaptitejo apud Hamburg. La filino Olga, ankaŭ juristo, estis murdita de germanoj en 1941 en Kamionka Strumiłowa, kie ŝi loĝis ĉe sia onklino[2].

Referencoj

  1. Oni dankas en: Esperanto : revuo internacia : oficiala organo de Universala Esperanto Asocio. Jaro 27, no 12=376 (Decembro 1931)
  2. 2,0 2,1 Żydzi w Wiśniczu ĉe Nowy Wiśnicz
  3. Honorowi Obywatele Nowego Wiśnicza ĉe Nowy Wiśnicz
  4. Pola Esperantisto, 1912
  5. La Marto, 1912
  6. Listo de aliĝintoj en: Pola Esperantisto : esperantaj sciigoj por pollingvanoj. Jaro 25, no 8-9 (Aŭgusto-Septembro 1931)
  7. Wiŝnicz. Denove ekagis s-ano adv. Dr. J. Fragner, nia malnova probatalanto, kiu fariĝis subtenanto de nia gazeto. en: Pola Esperantisto. Jaro 21, no 1 (jan 1927), p. 16