12-a de septembro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: 1942-kompletigo
→‎Eventoj: 1943-militaj eventoj
Linio 44:
** [[1942]]: Germanaj regopovoj enkondukis en regiono de [[Bjalistoko]] [[mortpuno]]n pro rompo de labordevo; [[Holokaŭsto]]: germana polico pafmortigadis judojn en [[distrikto Brzozowski|Jasienica Rosielna]] (ĉ. 600 personoj), apud [[Jasło]] - 262, Czarna - 11
** '''Laŭ ordono de generalo [[Władysław Sikorski]] fondiĝis [[Pola Armeo en Sovetunio]], komandata de generalo [[Władysław Anders]]''', nombranta 62 082 soldatoj - ĝi poste aliĝis al polaj armeoj sur teritorioj de [[Irako]], [[Irano]] kaj [[Palestino]] ; [[Londono]]: generalo [[Dwight D. Eisenhower]] oficiale transprenis funkcion de Ĉefkomandanto de la Ekspediciaj Fortoj de Aliancanoj por la [[Operaco Torĉo]] ; [[Atlantiko]]: '''apud [[Okcidentafriko]] germana [[submarŝipo]] U-156 sinkigis la britan pasaĝerŝipon "Lacenia" kun 1800 italaj [[militkaptito]]j''' (saviĝis nur iom pli ol 1000 - admiralo [[Karl Dönitz]] [[militkrimo|militkrime]] ordonis ne plu helpi al ŝiprompiĝintoj dum la milito); komencita dutaga premo de [[Nazia Germanio]] al la [[reĝimo de Vichy]] pri [[deporto]] de laborforto por [[trudlaboro]] al Germanio
** [[1943]]: [[Pola Rezistomovado]]: en Gołąb, '''apud [[Puławy]] [[partizano]]j de [[kamparano|Kamparanaj]] Batalionoj el areo [[Puławy]] eksplodigis germanan trajnon kun artileria [[municio]] kaj aviadilaj bomboj en 56 vagonoj''' je la 23:30 - pereis 17 germanoj kaj detruiĝis 2 lokomotivoj, 36 [[vagono]]j kaj 200 m de la [[fervoja trako]] - revenĝo pro la [[ribelo de Zamość|masakroj de Zamość-regiono]]
** Malliberigita en [[Apeninoj]] fare de kontraŭfaŝista registaro '''[[Benito Mussolini]] estis liberigita de germanaj paraŝutistoj sub gvido de [[Otto Skorzeny]]'''; en [[Papuo-Nov-Gvineo]] aŭstralianoj okupis [[Salamaua]] kaj [[japanoj]] komencis retiriĝon de [[Lae]]
** [[1944]]: [[Ribelo de Varsovio]] (pli da eventoj): en gazeto "Correio da Manha", eldonata en [[Rio-de-Ĵanejro]], oni presis artikolon titolitan Tragika voko de [[Varsovio]], en kiu oni skribis: ''Varsovio devus tuj ricevi helpon ne nur per [[armilo]]j, sed ankaŭ moralan apogon pere de firma starpunkto de ĉiuj Unuigitaj Nacioj. Ofero de Varsovio ne povas esti vana. Premio por tiu ĉi ofero estos [[sendependeco]] de [[Pollando]]''; tuttaga germana bombado kaj bombardo de kvartalo Czerniaków - rompo de ligiteco kun [[Śródmieście|Mezurbo]]; '''batalo de Erwina (proksime al [[Radomsko]]) - 500 soldatoj de Popola Armeo sukcesis trarompi ĉirkaŭiron de 6 mil germanaj soldatoj kaj ĝendarmoj''' (propraj perdoj 12 mortigitaj kaj 11 vunditaj, perdoj de germanoj: 100 mortigitaj kaj 200 vunditaj); [[Soveta okupado de Pollando]]: '''[[Ruĝa Armeo]] "liberigis" apudvarsovian [[Rembertów]], kie post kelkaj tagoj establiĝis [[koncentrejo]]/[[gulago]] de [[NKVD]]'''
* [[1945]]: Komunista Provizora Registaro de Nacia Unueco rompis [[konkordato]]n kun [[Apostola Seĝo]], validan ekde 1925