Gavar: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Linio 79:
Gavar havas medicinan centron, centran hotelon konatan kiel Ĥaldi, lokan televidstacion konatan kiel Kjavar TV kaj multajn filiojn de lokaj armenaj bankoj.
 
== Edukado ==
Eduko daŭre estas unu el la ĉefaj valoroj en la socio de Gavar. Alfabeteco-procento de 99% estis raportita jam en 1960. Nuntempe ekzistas naŭ publikaj edukaj lernejoj, ses infanvartejoj, kvar specialiĝintaj teknikaj mezaj altlernejoj, unu sporta lernejo, du muzikaj kaj artaj lernejoj, unu speciala lernejo por infanoj kun speciala edukado kun apartaj bezonoj kaj unu universitato en la urbo Gavar.
 
La Gavara Ŝtata Universitato estis malfermita en 1993 post la sendependeco de Armenio. Kun ĝiaj kvin fakultatoj la Gavara Universitato estas grava eduka centro por la tuta provinco [[Gegharkunik]]. La universitato donas diplomojn pri [[filologio]], [[Naturscienco|natursciencoj]], [[Homa scienco|homsciencoj]], [[ekonomiko]] kaj [[Eduko|edukado]]. Nuntempe pli ol 2 400 studentoj ĉeestas la universitaton.
 
La Speciala Lernejo Gavar estas la sola lernejo por mense kaj korpe handikapitaj infanoj en la regiono. Ĝi nuntempe faras paŝojn al plibonigo kaj disvolviĝo kun la helpo de siaj partneroj kaj sponsoroj survoje fariĝi ĉefa institucio inter la specialaj lernejoj en Armenio.