12-a de septembro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 35:
* [[1937]]: '''[[Ukrainio]]: soveta [[NKVD]] komencis grandskalan operacon pri "likvido de krimaj elementoj"'''
* [[1940]]: '''[[Francio]]: malkovro de [[malfrua paleolitiko|malfruaj paleolitikaj]] [[prahomaj pentraĵoj]] en [[Groto Lascaux]] ([[Akvitanio]])'''
* [[Dua mondmilito]] en [[Pollando]] kaj la mondo:
** [[1939]]: [[invado en Pollandon|La 12-a tago de la germana-pola milito]] (pli da eventoj): nokte de la 11-a/12-a de septembro '''surpriza nokta [[sturmo]] al [[Kałuszyn]] de skadro de la pola [[regimento]] rekonkeris la urbon de la germana 11-a Infanteria Divizio, kies komandanto sinmortigis''' - dum la unua sturmo el 85 [[kavalerio|kavalerianoj]] travivis 33; dum kelkaj tagoj, revenĝe pro la defendo de [[Mogilno]] kontraŭ batalgrupoj kaj poste taĉmentoj, germanoj murdas pli ol 110 personojn, en tio 65 membrojn de Civitana Gardo; '''[[Wehrmacht]] murdis en urbo Szczucin (proksime al [[Dąbrowa Tarnowska]]) per vivbruligo aŭ mortpafo 40 polajn [[militkaptito]]jn kaj 30 civilajn [[rifuĝinto]]jn''' - iom poste oni murdis 25 [[judoj]]n, kiuj enterigis [[viktimoj]]n de la [[masakro]]; pola [[ĉasaviadilo|ĉasaviadila]] skadro por Armeo "Poznań" atakis germanajn [[kolumno]]jn sur la vojo de la [[distrikto Sieradzki]] kaj [[distrikto Poddębicki]] kaj [[bombaviadilo]]jn; '''ĉirkaŭ 200-persona [[ukraino|ukraina]] taĉmento aliĝis al [[germanoj]] por batali kontraŭ Pollando'''; en [[Poznań]] estis fermita la [[Universitato de Adam Mickiewicz en Poznań|universitato]]; batalo de [[Brwinów]] je unu tago malfruigis marŝon de germanaj taĉmentoj ĝis [[Varsovio]] - mortfalis 120 soldatoj, 200 vundiĝis, la resto retiriĝis al [[Nacia Parko Kampinos|Arbaro Kampinos]]; [[Kontraŭpolismo]]: '''ĉefo de [[Wehrmacht]] [[Wilhelm Keitel]] anoncis, ke en Pollando devas esti likviditaj reprezentantoj de intelektularo, [[nobelo]]j kaj judoj''' - soldatoj de Wehrmacht pafmortigis 279 civilojn en 13 lokoj; germanaj policoj pafmortigis 112 personojn en 6 lokoj
** [[Francio]]: '''perfido de [[Aliancanoj]] en [[Abbeville]] - dum konferenco [[ĉefministro]]j de [[Britio]] kaj [[Francio]] decidis ne doni helpon al defende batalanta [[Pollando]]''' kaj ne sciigis tion al la pola registaro, kio instigis hezitantan [[Stalin]] [[soveta invado en Pollandon|agresi kontraŭ Pollando]] la [[17-a de septembro|17-an de septembro]]; Jełowa/Illnau ([[distrikto Opole]]): dum konferenco en la [[trajno]] '''[[Adolf Hitler]] parolante kun [[Joachim von Ribbentrop]] sugestis redoni [[Vilno]]-regionon al Litovio, kreon de "Galicia Ukrainio" kaj organizi [[masakro]]n de poloj kaj judoj per manoj de [[ukrainoj]]'''