Abu Jahja ibn al-Batrik: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Moldur movis paĝon Jahja Ibn al-Batriq al Jahja ibn al-Batriq
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
| dato de morto = [[815]]
}}
'''Abu Jahja Ibnibn al-Batriq''' (arabe''': يحيى بن البطريق;''' naskiĝis en [[730]], mortis en [[815]] [[Komuna Erao|K.E]]) estis [[Asirianoj|asiria]] sciencisto kiu iniciatis la tradukon de [[Antikva greka lingvo|antikvaj grekaj]] tekstoj en la araban. Li estis frua gravulo en la transdono de la grekaj klasikaj verkoj fine de la [[Malfrua Antikveco]]. Li tradukis por [[Al-Mansur]] la gravajn medicinajn verkojn de [[Galeno de Pergamo|Galen]] kaj [[Hipokrato]], kaj ankaŭ tradukis ''Tetrabiblos'' de [[Ptolemeo]]<ref>Hamid Naseem Rafiabad, ed. ''World Religions and Islam: A Critical Study'', Part 1 :149.</ref><ref>De Lacy O'Leary, ''How Greek Science Passed to the Arabs'' 1949, Ch. XII.</ref>.
 
Tradukado ne estis plene evoluigita fako tiutempe: Abu Jahja Ibnibn al-Batriq laboris laŭ kombinaĵo de rekta, vorta [[traduko]] kaj [[transliterumo]] de [[Antikva greka lingvo|antikvaj grekaj]] vortoj en la [[Araba lingvo|araban]] kie ne eblis trovi ekvivalenton<ref>I.M.N. Al-Jubour, ''History Of Islamic Philosophy: With View Of Greek Philosophy,,,'' 2004:193: al-Jubour singles out al-Batriq among "several translators... particularly capable in their fields."</ref>.
 
Li kompilis la enciklopediecan ''Kitab sirr al-asrar'' aŭ la 'Libron de la scienco de registaro: pri la bona ordigo de politika gvidado', kiu fariĝis konata ĉe la latina-parolanta mezepoka mondo kiel ''Secretum Secretorum'' ([[Latina lingvo|latina]] por 'La Libro de] la Sekreto de Sekretoj') en traduko el la mezo de 12-a jarcento. Ĝi traktis vastan gamon de temoj, inkluzive de (araba) politika gvidado, etiko, psikologio, astrologio, [[Alkemio kaj kemio en mezepoka Islamo|alkemio]], magio kaj [[Medicino en mezepoka islama mondo|medicino]] en la mezepoka islama mondo. La origino de la traktatoj estas necerta, ĉar neniu greka originalo ekzistas, kvankam Abu Jahja Ibn al-Batriq asertis en la araba traktato ke ĝi estis tradukita de la [[Greka lingvo|greka]] en la [[Siria lingvo|sirian]] kaj de la siria lingvo en la [[Araba lingvo|araban]].