Victor Hugo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 11:
=== Infana kaj junula aĝoj ===
[[Dosiero:Maison natale Victor Hugo 0002.jpg|eta|maldekstre|Naskodomo de Victor Hugo en Besançon.]]
Victor Hugo estis la lasta de tri infanoj. Lia patro [[Joseph Léopold Sigisbert Hugo]] estis [[generalo]] en la armeo de [[Napoléon Bonaparte|Napoleono]]; lia patrino Sophie Trébuchet estis el burĝa familio de [[Nantes]]. Lia infanaĝo pasis precipe en Parizo (elvokita en poemo "Aux Feuillantines"), sed restadoj en [[Napolo]] kaj en Hispanujo, pro la oficira profesio de lia patro, influis lin. Tiel en 1811 li loĝis kune kun sia frato Eugène en religia instituto en Madrido, la Kolegio de la Nobeloj. Ekde 1813 li loĝis kun sia patrino, kiu disiĝis de sia edzo, en Parizo. En septembro 1815 li kaj lia frato ekloĝasekloĝis en la pensiono Cordier. Ĉirkaŭ tiu tempo Hugo, laŭ lia posta edzino Adèle, komencis poemi. Li aŭtodidakte-prove lernis pri rimo kaj ritmo<ref>{{citaĵo de libro | titolo=Victor Hugo raconté par un témoin de sa vie | aŭtoro=Adèle Hugo | eldoninto=Librairie Internationale A. Lacroix, Verboeckhoven et Cie | loko=Parizo | jaro=1863 | volumo=1 | paĝoj=p. 233 }}</ref>. Li laŭtlegis siajn verkojn al sia frato kaj sia patrino, kiu kuraĝigis lin. Juna instruisto en pensiono Cordier helpashelpis korektante liajn verkojn.
 
Victor Hugo jam tiam havis eksterordinaran ambicion. Estante nur 14-jara, en julio 1816 li notis sur ĵurnalotaglibro: "Mi volas esti [[François René de Chateaubriand|Chateaubriand]] aŭ nenio."<ref>Adèle Hugo, 1863, samloke, p. 339.</ref> Chateaubriand tiam estis 48-jara kaj adorata aŭtoro de romantikismo.
 
En 1817 li partoprenis en poezia konkurso de la [[Franca Akademio]] pri la temo ''Feliĉo, kiun donas studado en ĉiuj vivsituacioj'' (Bonheur que procure l’étude dans toutes les situations de la vie). La ĵurio emis doni al li la premion, sed la titolo de lia poemo (''Trois lustres à peine'' = apenaŭ tri jarkvinoj) tro emfazis lian junecon; la ĵurio suspektis ŝercon kaj donis al li nur honoran mencion<ref>Adèle Hugo, 1863, samloke, p. 331–347.</ref>. En la sekvaj jaroj li partoprenis sensukcese en tiu konkurso, sed en konkurso de la Akademio de la Floraj Ludoj de [[Tuluzo]] li gajnis en 1819 oran lilion porpro ''La statue de Henri IV'' (la statuo de Henriko la 4-a) kaj [[amaranto]]n por ''Les Vierges de Verdun'' (la virgulinoj de Verduno). KaLa sejvan jaron li gajnis premion por ''Moïse sur le Nil'' ([[Moseo]] sur [[Nilo]]).
 
Kuraĝigite de siaj sukcesoj Victor Hugo forlasesforlasis la matematikon, por kiu li havis talenton, kaj koncentriĝaskoncentriĝis al literatura kariero. Kun siaj fratoj Abel kaj Eugène li en 1819 fondis revuon, ''Le Conservateur littéraire'', kiu altiras atenton pri lia talento. Lia unua poemaro, ''Odes'', aperasaperis en 1821, kiam li estis 19-jara. laLa 500 ekzempleroj elĉerpiĝaselĉerpiĝis en nur kvar monatoj. Reĝo [[Ludoviko la 18-a (Francio)|Ludoviko la 18-a]], kiu posedasposedis ekzempleron, donasdonis al li jaran pension de mil frankoj<ref>Adèle Hugo, 1863, samloke, p. 62.</ref>, kiu permesaspermesis al li plani geedziĝon kun sia de-infanecainfanaĝa amikino Adèle Foucher<ref>{{Citaĵo de libro | titolo=Victor Hugo : la face cachée du grand homme | aŭtoro=Anne-Martin Fugier | eldoninto=televidaĵo ''Secrets d'histoire sur France'' 2, 2012-07-10 }}</ref>.
 
=== Juna verkisto ===