Victor Hugo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 30:
En 1830 lia dua filino (kaj lia lasta infano) Adèle naskiĝis, tri jarojn poste li komencis ligadon kun aktorino [[Juliette Drouet]] (1806-1883). Fakte ĝi daŭris 50 jarojn.
 
[[Dosiero:Jean-Jacques Grandville - Frenzied Romans at the First Performance of Hernani - WGA10359.jpg|eteeta|maldekstre|La Batalo de "Hernani" (karikaturo de Grandville, 1836).]]
Ankaŭ en 1830 okazis tumulta premiero de lia tragedio [[Hernani (Victor Hugo)|Hernani]] (Victor Hugo). Hugo priskribis la tragedion de la aragona bandito Hernani kaj de lia ama(n)tino kaj poste edzino Doña Sol. Kun gotikecaj elementoj kaj emfazo sur natura amo, estas normiga verko de la romantika movado. Kaj pro tio la verko enhavas tiajn elementojn kiaj misteraj roluloj kun suferaj pasintecoj, kaŝitaj personoj, tragediaj destino kaj morto, kontrasto inter altnivelaj figuroj (kiel imperiestro) kaj subuloj (bandito, komplotantoj ktp.), pasiaj amoj ktp. Famiĝis la «batalo» eksplodita inter la novaj romantikistoj kaj la klasikistoj dum ties premiero. Nome la teatraĵo premieriĝis en Parizo la 25an de februaro 1830. Nuntempe, ĝi estas pli rememorita pro la manifestacioj kiuj akompanis la premieron kaj ĉar estis inspiro por la opero de Verdi nome "Ernani" ol pro siaj propraj meritoj. La agado okazas en [[Hispanio]], en 1519, post la morto de la [[Katolikaj Gereĝoj]] kaj en la komenco de la regado de la ĵusa imperiestro [[Karlo la 5-a]], do en tre komplika politika situacio.