Socioniko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e rektigo de ligilo
Linio 1:
'''Socioniko''' ([[kofrovorto]] el ''socio'' kaj ''tekniko'') estas psikologia teorio pri la klasifiko de homaj temperamentoj, kiu dum la jaroj post [[1970]] evoluis fare de la litovino [[Aušra Augustinavičiūtė|Aŭŝra Aŭgustináviĉute]] en la tiama [[Sovetunio]]. La sistemo baziĝas sur la ekkonoj de [[Carl Gustav Jung|Karl Gustav Jung]] pri "psikologiaj tipoj" kaj la teorio de [[Sigmund Freud|Zigmund Frojd]] pri konscio kaj subkonscio.
 
La kernaj ideoj, per kiuj Aŭgustináviĉute provas klarigi la [[tipologioPersoneca tipo|tipologion]]n de Jung, fine fontas de la pola psikologo [[Antoni Kepinski]], kiu evoluigis teorion, laŭ kiu ĉiu homo estas sistemo, kiu interŝanĝas informojn kun sia medio, per tio ke li aŭ ŝi perceptas, prilaboras kaj elsendas ilin laŭ specifa programaro.
 
La sistemo similas al la usona teorio ''MBTI'' - kvankam ambaŭ sistemoj evoluis tute sendepende. En orienta kaj centra Eŭropo ĝi inter psikologoj kaj aliaj intelektuloj estas almenaŭ tiom konata kiom MBTI en Usono, kaj aparte dum la 80-aj kaj 90-aj jaroj de la 20-a jarcento ankaŭ multaj anoj de la Esperanto-kluboj ekzemple de [[Kaŭnaso]] kaj [[Vilno]], sed ankaŭ de aliaj urboj en orienta kaj centra Eŭropo, ŝatis analizi siajn konatojn per tiu tipologia teorio.