Alice Ozy: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Alice OZY''', denaske '''Julie Justine Pilloy''', 6a de aŭgusto 1820, Parizo - 3a de marto 1893, Parizo, estis franca aktorino.
{{redaktata}}
Ŝi trapasis malfacilan infanaĝon: separitaj gepatroj, patro kiu ne helpis ilin, sekvado de la aktorina kariero de la patrino, nomadeco, metilernantino de [[brodado]] sed suferanta seksajn atakojn estante ankoraŭ 12jaraĝa ktp. Estante 17jaraĝa, ŝi ekkarieris kiel akorino en [[vodevilo]]. Dum la [[1840-aj jaroj]] ŝi sukcesis en tre diversaj roloj kiel aktorino, dancistino kaj kantistino. Samtempe ŝi riĉiĝis kaj entreprenis diversajn amaferojn kun gravuloj, kiel la estonta imperiestro [[Louis-Napoléon Bonaparte]],<ref> Napoléon III ou l’Empire des sens, Paris, Belfond, 2008 (ISBN 978-2-71444-849-1).</ref> la pentristoj Théodore Chassériau kaj [[Thomas Couture]], la verkisto Edmond About, kaj [[Gustave Doré]]. Ekde [[1843]] ŝi amikiĝis kaj kunlaboris kun [[Théophile Gautier]].<ref>Louis Loviot, Alice Ozy, Paris, Les Bibliophiles fantaisistes, 1910, 123 p., p. 15.</ref><ref>Jules Bertaut, Napoléon III secret, Paris, Bernard Grasset, 1939, p. 106. </ref> En tiu epoko ŝi foje pozis nuda por pentristoj kaj aperis iom nudece dum ludado, kio estas iom skandala por la epoko. Sed ŝiaj riĉo kaj gravaj amikoj protektis ŝin.
 
En 1847, [[Victor Hugo]] klopodis seksallogi ŝin kaj proponis al ŝi eniri en la ''Comédie-Française'' por ludi Maguelonne en ''Le roi s'amuse'', sed ŝi malakceptis kaj anstataŭ kun la patro entreprenis rilaton trimonatan kun lia filo [[Charles Hugo]].<ref>Louis Loviot, Alice Ozy, pp. 37-40.</ref>