Alice Ozy: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
'''Alice OZY''', denaske '''Julie Justine Pilloy''', 6a de aŭgusto 1820, Parizo - 3a de marto 1893, Parizo, estis franca aktorino.
 
{{redaktata}}
Ŝi trapasis malfacilan infanaĝon: separitaj gepatroj, patro kiu ne helpis ilin, sekvado de la aktorina kariero de la patrino, nomadeco, metilernantino de [[brodado]] sed suferanta seksajn atakojn estante ankoraŭ 12jaraĝa ktp. Estante 17jaraĝa, ŝi ekkarieris kiel akorino en [[vodevilo]]. Dum la [[1840-aj jaroj]] ŝi sukcesis en tre diversaj roloj kiel aktorino, dancistino kaj kantistino. Samtempe ŝi riĉiĝis kaj entreprenis diversajn amaferojn kun gravuloj, kiel la estonta imperiestro [[Louis-Napoléon Bonaparte]],<ref> Napoléon III ou l’Empire des sens, Paris, Belfond, 2008 (ISBN 978-2-71444-849-1).</ref> la pentristoj Théodore Chassériau kaj [[Thomas Couture]], la verkisto Edmond About, kaj [[Gustave Doré]]. Ekde [[1843]] ŝi amikiĝis kaj kunlaboris kun [[Théophile Gautier]].<ref>Louis Loviot, Alice Ozy, Paris, Les Bibliophiles fantaisistes, 1910, 123 p., p. 15.</ref><ref>Jules Bertaut, Napoléon III secret, Paris, Bernard Grasset, 1939, p. 106. </ref> En tiu epoko ŝi foje pozis nuda por pentristoj kaj aperis iom nudece dum ludado, kio estas iom skandala por la epoko. Sed ŝiaj riĉo kaj gravaj amikoj protektis ŝin.