Victor Hugo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 54:
Poste, en 1843, estis premierita la teatraĵo ''Les Burgraves'', kiu ne atingis la esperitan sukceson. Por la kreado kaj muntado de tiuj teatraĵoj, Victor Hugo devis fronti materialajn kaj homaj malfacilaĵojn.<ref> Ilia teatrejo ne estis tre preta por tiom ambiciaj spektakloj kaj estis malpreteco ankaŭ de la francaj teatristoj antaŭ la aŭdacaj novigoj de la teatraĵoj de Hugo.</ref> Liaj verkoj estis prifajfitaj fare de publiko malpreta por la romantisma dramo, kvankam krome ili ricevis ankaŭ ardajn laŭdojn el la partio de liaj admirantoj.<ref>Adèle Hugo, 1863, samloke, t. 2, ĉap. LV, LVII, LIX, LXI, LXII, LXVI kaj LXVII.</ref>.
 
La 4a de septembro 1843, lia filino [[Léopoldine Hugo|Léopoldine]] mortis tragike en Villequier, en la rivero [[Sejno]], drone kun sia edzo [[Charles Vacquerie]] en vrako de ilia boato. Hugo estis tiam en Pireneoj, kun sia ama(n)tino [[Juliette Drouet]], kaj li eksciis pri tiu tragedio per la gazetaro en [[Rochefort (Charente-Maritime)|Rochefort]]<ref>[http://www.victorhugo2002.culture.fr/culture/celebrations/hugo/fr/fampg6.htm Léopoldine Hugo] en la memorretejo [http://www.victorhugo2002.culture.fr].</ref>. La verkisto estis terure kortuŝita pro tiu morto, kiu inspiris al li plurajn poemojn de ''Les Contemplations'' ĉefe elstare «Demain, dès l'aube…». Ekde tiam kaj ĝis sia ekzilo, Victor Hugo produktiproduktis nenion, nek teatron, nek romanon, nek poemon. Kelkaj vidis en la morto de Léopoldine kaj en la malsukceso de ''Les Burgraves'' tialon de seniluziigo por la literatura kreado.<ref>Jean Delalande, ''Victor Hugo, dessinateur génial et halluciné'', p. 11.</ref>. Aliaj vidis tialon anstataŭe en la politiko, kio havigis al li alian parolejon.<ref>Adèle Hugo, 1863, samloke, t. 2, p. 478.</ref> Ekde 1848 ĝis decembre 1851, Victor Hugo loĝis en la tiama numero 37<ref name="lieu13">[http://www.victorhugo2002.culture.fr/culture/celebrations/hugo/fr/paris13.htm «Les lieux hugoliens»], numero 9, ''victorhugo2002.culture.fr''.</ref>, nuntempa numero 43 de la rue de La Tour-d'Auvergne.<ref>''Autour du Père Tanguy'', Petite histoire de la rue Clauzel de 1830 à 1900, fonto Archives de Paris: Henry-Melchior de Langle: '' Le petit monde des cafés parisiens''</ref>
 
=== Politika agado kaj ekzilo ===