Beethoven (filmo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Informkesto filmo}}
'''''Beethoven''''' estas usona prifamilia [[komedia filmo]] de [[1992]], reĝisorita de Brian Levant en kiu stelulas Charles Grodin kaj Bonnie Hunt kiel George kaj Alice Newton, respektive. Ĝi estas la unua filmo el ok ĝis 2014 de la filmoserio "Beethoven".
 
{{redaktata}}
La filmo estis verkita de John Hughes (sub la [[pseŭdonimo]] Edmond Dantès, rolulo de la franca romano [[La grafo de Montekristo]]) kaj Amy Holden Jones. La historio centriĝas al [[San-Bernarda hundo]] nomita laŭ la komponisto [[Ludwig van Beethoven]] kaj posedita de la familio Newton. En la filmo kunstelulas Nicholle Tom kiel Ryce Newton, Christopher Castile kiel Ted Newton, Sarah Rose Karr kiel Emily Newton, [[Stanley Tucci]] kiel Vernon, Oliver Platt kiel Harvey, kaj Dean Jones kiel Dr. Herman Varnick. La filmomuziko estis tiu komponita de Ludwig van Beethoven mem.
 
Tiu filmo rakontas la historion de hundido San-Bernarda kiu post hazardo en vendejo de dorlotbestoj, kie ĝi estis vendota, fuĝas el [[maliculo]]j kaj venas ĉe la familio Newton. La infanoj tute volas tuj adopti ĝin, sed la patro malpretas. La hundo, nomita Beethoven ĉar li bojis al la [[5-a simfonio (Beethoven)|5-a simfonio]] de Beethoven, faris, ke Ted ekestu respektata en la lernejo, ke Emily, la plej juna, evitu dronon en la ĝardena naĝejo, kaj ke Ryce, nepopulara adoleskuliuno estu finfine atentita de Mark, la [[donĵuano]] de la lernejo. Ĉio ŝajnas bone en ordo, ke eĉ George ekŝatas la hundon. Sed la veterinaro de la familo estas reale malica krimulo kiu serĉas hundojn por pratiki eksperimentojn kaj muntas komploton por rekuperi Beethoven.
 
{{Bibliotekoj}}
[[Kategorio:Anglalingvaj filmoj]]
[[Kategorio:Filmoj aperintaj en 1992]]
[[Kategorio:Usonaj komediaj filmoj]]
[[Kategorio:Usonaj filmoj]]
[[Kategorio:Filmoj pri hundoj]]
[[Kategorio:Filmoj pri bestoj]]