Ukraina lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lingvopolitiko
Linio 273:
La ukraina lingvo nun ekprosperas post longa periodo de subpremo kaj senprestiĝeco. Kvankam estas almenaŭ 50 milionoj da [[ukrainoj]] tra la mondo, inkluzive de ĉirkaŭ 38 ĝis 39 milionoj en [[Ukrainio]] (tri kvaronoj de la tuta ukrainaro), nur en okcidenta Ukrainio oni komune uzas ĝin. En [[Kievo]] kaj centra Ukrainio la rusa estas la lingvo de preskaŭ ĉiu urbano, kvankam ja estas ekŝanĝo al la ukraina; en orienta Ukrainio, la rusa estas ankoraŭ la ĉefa lingvo kaj kelkaj personoj parolas rusigitan variaĵon de la ukraina (t. n. "[[surĵik]]"). En [[Krimeo]] la ukraina estas preskaŭ neniam uzata. Uzado de la ukraina lingvo en Ukrainio verŝajne plialtiĝos, ĉar la kampara loĝantaro (preskaŭ ĉiu kamparano ankoraŭ parolas la ukrainan) migras al la urboj, kaj la ukrainlingva uzado tial vastiĝos trans centran Ukrainion.
 
La ukrainan parolas ankaŭ granda ukraina [[diasporo]], speciale en [[Kanado]] kaj [[Brazilo]] (ĉirkaŭ 300.000). La unuaj anoj de tiu elmigrintaro ĉefe venis el [[Galicio]] — regiono, kiu estis parto de [[Aŭstrio-Hungario]] antaŭ la [[Unua mondmilito]] kaj inter la mondmilitoj apartenis al [[Pollando]]. Ilia vorttrezoro montras iom malpli da rusa influo ol la moderna lingvo en sendependa Ukrainio — por la vorto "magazeno" ili eble preferus la formon "крамниця" (''kramnicja'') kaj ne "магазин" (''mahazin'') (de la rusa "магазин", origine el la franca '<nowiki/>''magasin''<nowiki/>'). En Ukrainio, "магазин" estas multe pli komuna ol "крамниця", kiu arĥaismiĝas. {{projektoj
|commonscat= Ukrainian language
|wikinewscat= ukraina lingvo
Linio 288:
 
== Referencoj ==
<references />
 
 
{{Lingvoj}}