|
|
'''Monumento de Carlo Bourlet''' temas pri kompilaĵo da artikoloj de la eminenta franca pioniro de Esperanto, [[Carlo Bourlet]], publikigitaj en "''[[La Revuo]]"'' komence de la 20a-jarcento. En tiuj artikoloj li disvolvas siajn ideojn pri multaj gravaj temoj, el kiuj citindas la rolo de la Tutmonda Akademio de Esperanto, la gvidado de la Esperanto-Movado k.a. La artikolojn elektis kaj organizis [[Ismael Gomes Braga]] kaj publikigis [[FEB]] en [[1940]]. Estas dua eldono [[1987]]. En Brazilo oni ofte uzas tiun libron kiel modelon por superaj Esperanto-kursoj.
== Eksteraj ligiloj ==
|