Red Mitchell: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +Bibliotekoj per AWB
esperantigita ŝablono (Referencoj), formatigo de buloj, formatigo de titoloj, +Informkesto, -kategorio, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
'''Red Mitchell''' (''Keith Moore Mitchell'', * [[20-an de septembro]] [[1927]] en [[Novjorko]]; † [[8-an de novembro]] [[1992]] en [[Salem (Oregono)|Salem]]) estis [[usono|usona]] basinstrumentisto de [[moderna ĵazo]]. Laŭ Gudrun Endress li estis „solida ritmo-basisto, impona soloisto, kiu povas frazigi kiel blovinstrumentistoj, havas certan senton pri intensigo kaj sona varieco, disponas pri plena volumena sono kaj svingas kiel la diablo.“<ref>cit. l. [[Martin Kunzler]] ''Jazz-Lexikon''</ref>
 
== Vivo kaj verkado ==
Mitchell havis ekde sia kvina vivojaro pioanludo-instruon kaj lernis dum sia inĝeniera studo ankaŭ [[aldosaksofono]]n kaj [[klarneto]]n. Dum la armeservo en Germanujo li transiris al [[kontrabaso]].<ref>Sian unuan instrumenton li akiris sur la [[nigra merkato]] kontraŭ dek du stangopakaĵoj da cigaredoj</ref> Post liberiĝo el la armeo li studis mallongan tempon ĉe la [[Konservatorio]] Juilliard kaj pli malfrue private ĉe Herman Reinshagen. Ekde 1947 ĝis 1948 li prezentis kun Jackie Paris, sekvan jaron kun [[Mundell Lowe]], kun la bandego de Chubby Jackson kaj kun Charlie Ventura kaj poste li koncertvojaĝis ĝis 1951 kun la orkestro de [[Woody Herman]]. Post tio ĝis 1954 li estis membro en la triopo de [[Red Norvo]] kaj ludis en la senpiana kvaropo de [[Gerry Mulligan]] ekde 1954 ĝis 1957. Ĉi tiu ensemblo ricevis en 1954 dum la tria ĵazfestivalo je [[Parizo]] frenezan aplaŭdon, aŭdeblan sur la albumo de [[Disques Vogue|Vogue]] ''Pleyel Concert''. Post sia eksiĝo je Mulligan li transloĝiĝis al [[Los-Anĝeleso]], kie li vivis ĝis 1968. Tie li muzikis inter alie kun Hampton Hawes, surdiskigis kun Corky Hale kaj [[Ornette Coleman]] kaj estis membro de la studioorkestro de [[MGM Records]]. En 1961 kaj 1962 li direktis bandon kun Harold Land. La taksado de [[Leonard Feather]] li jam tiutempe estis sonregistrita pli ol mil fojojn.
 
En 1968 li iris al [[Stokholmo]], kie li koncertis kun multaj eŭropaj ĵazmuzikistoj kiel Putte Wickman, Svend Asmussen aŭ [[Toots Thielemans]], sed ankaŭ prezentis kiel akompananto de usonaj ĵazmuzikistoj kiel [[Dizzy Gillespie]], Gene Ammons kaj Phil Woods. Al lia propra bando apartenis inter alie Bobo Stenson kaj Rune Carlson; kun sia ensemblo ''Communications'' li vojaĝis ankaŭ en Usono. Li surdikigis duopaĵojn, elstarigitajn de la recenzo, kun [[Lee Konitz]], Guido Manusardi, [[Jim Hall]], [[Tommy Flanagan (muzikisto)|Tommy Flanagan]] kaj Warne Marsh, antaŭ ol li prezentis plurajn furorigajn soloalbumojn. Siajn kapablojn kiel komponisto li pruvis en 1973 sur la disko ''Blues For A Crushed Soul'' kun Alice Babs kaj Karin Krog. Ekde 1986 ĝis 1991 li prezentiĝis kun [[Clark Terry]] je multaj festivaloj.
Linio 12 ⟶ 13:
 
== Diskoj ==
* ''Red Mitchell [Bethlehem]'' kun Conte Candoli, Hampton Hawes, Joe Maini, Chuck Thompson, 1955
* ''Presenting Red Mitchell'' kun James Clay, Billy Higgins, Lorraine Walsh Geller, 1957
* ''Hear Ye!'' kun Carmell Jones, Harold Land, Leon Petties, Frank Strazzeri, 1961
* ''Fancy Dance'' kun Joe Sample, J. C. Moses, 1969
* ''Chocolate Cadillac'' kun Horace Parlan, Nisse Sandstrom, Rune Carlsson, [[Idrees Sulieman]], 1976
* ''Jim Hall and Red Mitchell'', 1978
* ''Simple Isn't Easy'', soloalbumo, 1983
* ''Home Suite'', soloalbumo, 1985
* ''The Red Barron Duo'' kun Kenny Barron, 1986
* ''Mitchell's Talking'' kun Ben Riley, Kenny Barron, 1989
* ''Hear Ye!'' kun Harold Land, Carmell Jones, Frank Strazzeri, Leon Pettis, 1989
* ''Evolution'' kun Lars Jansson, Joakim Milder, 1995
* ''Live in Stockholm'' kun Roger Kellaway, Joakim Milder, 1995
* ''Red Mitchell-Warne Marsh Big Two, Vol. 2'', 1998
* ''Live at Port Townsend'' kun George Cables, (1992), 2005
 
== Konsultlibraj notoj ==
Linio 32 ⟶ 33:
* [[Martin Kunzler]], ''Jazz-Lexikon Bd. 2.'' Reinbek 2002 ISBN 3-499-16513-9
{{Portalo Muziko}}
== Referencoj ==
<references />
 
== Referencoj ==
{{Referencoj}}
{{Projektoj}}
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:ĵazaj basinstrumentistoj]]
[[Kategorio:ĵazkomponistojĴazaj basinstrumentistoj]]
[[Kategorio:usonaj muzikistojĴazkomponistoj]]
[[Kategorio:naskiĝintojUsonaj en 1927muzikistoj]]
[[Kategorio:mortintoj en 1992]]
[[Kategorio:viroj]]