Legazpio (Albajo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
urbego
 
finredakto
Linio 6:
[[Dosiero:Legazpi City Central Business District.jpg|eta|maldekstre|{{center|Panoramo en Legazpi}}]]
== Geografio ==
Legazpi situas en suda [[duoninsulo]] de Luzono sur [[ebenaĵo]] kaj [[monteto]]j laŭ [[golfo]] [https://www.google.com/maps/d/viewer?mid=1yNkuiTNDXgwrBmoQIdpifBRd5pk&ll=13.120947088759845%2C123.77317425000001&z=10]. [[Lucena (Filipinoj)]] troviĝas 247, [[Kezonurbo]] 338, ĉefurbo [[Manilo]] 340 [[kilometro]]jn (aere) [https://www.distancefromto.net/]. Ankaŭ la [[Monto Majono (vulkano)]] situas apud Legazpi.
[[Dosiero:LegazpiPhotowalk 16.JPG|eta|{{center|Provinca administrejo en Legazpi}}]]
[[Dosiero:Legazpi City Hall 1822333506.jpg|eta|{{center|Urbodomo de Legazpi}}]]
== Historio ==
La areo, kiu nun estas Albajo, havis floran [[civilizo]]n antaŭ ol la hispanoj alvenis. La hispanaj esploristoj trovis dense loĝitajn setlejojn kun abundo da oro kaj provizaĵoj. La loĝantoj kultivis [[rizo]]jn, faris belajn orajn juvelaĵojn kaj posedis [[silko]]jn el [[Ĉinio]]. La loko estis origine fiŝkaptista haveno nomita Savangan ĉe la mangrovaj marĉoj. En [[1569]] alvenis la unuaj hispanoj, alia grupo trovis la golfon en 1573. Fondo de Legazpi okazis en [[1616]], jam kiel administracia centro fare de misiistoj. [[Franciskanoj]] kristanigis la indiĝenojn en [[1587]], la loko ricevis paroĥan rangon. En 1814 la najbara vulkano erupciis. La loknomo fariĝis Legazpi en [[1856]], estis deklarita urbo unuafoje en 1892. Usonaj trupoj en 1900 okupis Legazpi spite la bravan reziston. La usonanoj nuligis la statuson de urbo kaj dividis 2 apartajn komunumojn. Inter 1941-1945 dominado de japanoj okazis, poste finfine en 1959 Legazpi denove urbiĝis kaj en 1972 iĝis provinca ĉefurbo. Legazpi en [[1981]] atingis la internacian klasifikadon grandurbo.
 
== Ekonomio ==
Legazpi estas centro de la regiono pri turismo, edukado, komerco kaj transporto. La ĉirkaŭaj grundoj estas taŭgaj por kultivado de [[rizo]]j.
 
== Trafiko ==
Legazpi estas alireblaj voje, fervoje (tie estas la suda finstacio), flughavene, ŝipe.
 
== Religio kaj eduko ==
La katolika religio estas la plej ĝenerala en Legazpi, sed ekzistas ankaŭ sektoj, ortodoksismo, protestantismo, eĉ [[Islamo]]. La urbo estas eklezia sidejo de diocezo de Legazpi. Ankaŭ universitato funkcias ĉi tie.
 
== Klimato ==
La [[klimato]] de Legazpi estas klasifikita kiel tropika pluvarbara klimato kun abunda pluvokvanto tutjare. Jare pluvas po 3432 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa jara [[temperaturo]] estas 27 °C, ĝi varias inter 24-31 °C. Ne estas gravaj diferencoj inter la monatoj.
[[Dosiero:Legazpi Cathedral.jpg|eta|{{center|Katedralo de Legazpi}}]]
[[Dosiero:Aquinas University of Legazpi Campus.jpg|eta|{{center|Universitato de Legazpi}}]]
== Vidindaĵoj ==
* [[katedralo]] kaj aliaj [[preĝejo]]j
* [[monumento]]
 
== Ĝemelurboj ==
* {{Flago|Japanio}} [[Ĉoŝi]], [[Japanio]]
* {{Flago|Ĉinio}} [[Hengjang]], [[Ĉinio]]
* {{Flago|Usono}} [[Beaumont (Teksaso)]], [[Usono]]
 
== Fontoj ==