Ĉifonproletaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La nocio '''ĉifonproletaro''' devenas de [[Karl Marx]] kaj [[Friedrich Engels]], kiuj nomis per ĝi tiujn homojn de diversa [[socia klaso|klasa deveno]], precipe tamen [[proleto|proletojn]], kiuj descendis al la malsupra ekstremo de la [[socio]] aŭ devenas de ĝi, kaj kiuj ne faras tipan salajratan laboron. Politike ili estas laŭ [[Markso]] pro sia vivsituacio ofte nefidindaj, pasivaj kaj [[reakciulo|reakciaj]], utiligeblaj de [[kontraŭrevolucio|kontraŭrevoluciaj]] fortoj, kiel en la [[revolucio de 1848|revolucioj de 1848]]. Ili neis revolucian potencialon ĉe la ĉifonproletaro, kiun ili kontrastigis kun la proletaro.
 
En tiu koncepto venas tre diversaj homtipoj, kiel sendugitoj, krimetemuloj, nestrukturitaj familioj, pigruloj, kripuloj, [[nomado]]j, [[vagabondo]]j ktp. Plej ofte tiaj homoj loĝas en urboj partikulare en malriĉaj ĉeurbaj [[kvartalo]]j, antaŭe eksterurbe, en la fino de la [[20-a jarcento]] urbocentre. Plej ofte la koncepto ne etendiĝas al simile malriĉaj [[kamparano]]j, kiuj por [[marksismo]], kondutas tute alimaniere. Tiu rigardo koncernas al la socia strukturo de disvolvigitaj landoj en Okcidento.
 
Se apliki la koncepton al la komenco de la [[21a jarcento]], la iamaj konsideroj ne tiom validas, dum multaj el la menciitaj homgrupoj ne tiom malbone vivas kaj inverse ekzemple elmigrintoj de foraj landoj, senpermesiluloj ktp., povas okupi la iamajn klasigojn.
 
==Vidu ankaŭ==
* [[Industria revolucio]]
* [[Malriĉeco]]
* [[Proleto]]