Montara hotelo sur Suchý vrch: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 16:
 
 
En la jaro [[1953]] la kabano estis fermita por turistoj kaj transdonita al ĉeĥoslovaka armeo. Vasta publiko povis ree uzadi ĝin post la jaro [[1961]]. Dum pluaj jaroj oni diskutis ĉu konstrui skilifton. Bedaŭrinde ĉi tiu plano neefektiviĝis – ne konsentis ĉasgardistoj. Grava rimarkindaĵo en la sepdekaj jaroj estis i.a. traveturo de bicikla vetkurado - Porpaca Vetkuro -/Závod míru/ - trans Suchý vrch kaj urbeto Červená Voda (Ruĝa Akvo). En marto de la jaro 1982 la kabano fermiĝis por unu jaro pro rekonstruado. Post du jaroj estiĝis nova dominanto de la monto – metala turo por telekomunikaj celoj. En la naŭdekaj jaroj estis laŭdinde, ke estis malfermita almenaŭ la belvida turo kaj eĉ bufedo kaj tiu stato daŭras ĝis hodiaŭ. Supre de la turo estas bona panoramo al montaro [[Králický Sněžník (montaro)|Králický Sněžník]], [[Hrubý Jeseník]] inkluzive de monto [[Praděd]]. Kaj se estas bonaj vid-kondiĉoj, oni povas vidi la monton [[Sněžka]] (Neĝulo) – la plej altan ĉeĥan monton.
 
Ekde la jaro [[1990]] la kabano kadukiĝis. Posedantoj de la kabano ne efektivigadis privatigan projekton, kio kaŭzis eĉ juĝan proceson.