Geedzeco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 144:
{{Ĉefartikolo|Familio}}
Logike la apero kaj instituciigo de edzeco kaj sekve de geedziĝo rilatas al la instituciigo kaj formado de la koncepto de [[familio]] kaj ties funkciigo. Tio certe okazis en [[prahistorio]]. Depende de la diverseco de la socioj, povas esti ke en prasocioj, pratriboj ktp., ne ekzistis familioj kiaj ili estas konataj nuntempe, tio estas unio formata de gepatroj plus gefiloj, tio estas povas esti ke en pratempo la gefiloj ne estu atribuitaj aŭ apartenantaj al preciza paro. Kiam tio ekokazis oni povas paroli pri la ekesto de familio. Tiam oni devas konsideri ĉu la paro temis pri stabila duopo de viro kaj virino kiuj estis la gepatroj de la gefiloj aŭ temas pri aliaj nestabilemaj grupiĝoj. Kiam la stabileco de la paro estis fiksita oni povas paroli pri edzeco. Tio plej verŝajne estis rilata al [[religio]]j, [[ŝamano]]j aŭ ŝtataj ceremonioj pli politikaj, kiuj agnosku la edzecon. Ĉiuokaze evidente edzeco ekzistis antaŭ geedziĝo aŭ nupto, kio supozas pli altan ŝtupon en la evoluo al instituciigo de sociaj aranĝoj. La formaligo de la koncepto edzeco pli kaj pli plifortiĝis ju pli la institucio ligiĝis al la kontrolo super la gefiloj kaj al la konstituo de la familio kiel socia subgrupo kun ekonomia gravo.
 
===Laŭ kulturoj kaj religioj===
====En Islamo====
{{Ĉefartikolo|Geedzeco en Islamo}}
En [[Islamo]], la geedziĝo estas jura [[kontrakto]] inter viro kaj virino. Kaj la novedzo kaj la novedzino devas konsenti la geedzecon pro propra volo. Kiel formala kaj ligiga kontrakto, ĉu parola ĉu skriba, estas konsiderata esenca parto de islama geedzeco religie valida kaj priskribas la rajtojn kaj respondecojn de la novedzo kaj la novedzino. La [[divorco]] en Islamo povas havi varion de formoj, kelkaj iniciataj persone de edz(in)o kaj aliaj iniciataj de religia tribunalo nome de edzino plendanta kiu sukcesas en peto de jura divorco pro valida tialo.
 
== Edzeco laŭ lando ==