Praarmena lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Neniu resumo de redakto
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Linio 1:
La '''praarmena''' estas la plej frua, neatestita stadio de la [[armena lingvo]], kiun rekonstruis lingvistoj. Ĉar la armena estas la sola konata lingvo de sia branĉo de la [[Hindeŭropa lingvaro|hindeŭropaj lingvoj]], la kompara metodo ne povas esti uzata por rekonstrui ĝiajn pli fruajn stadiojn. Anstataŭe, kombinaĵo de interna kaj ekstera rekonstruado, per rekonstruoj de [[Hindeŭropa pralingvo|prahindeŭropa]] kaj aliaj branĉoj, permesis al lingvistoj kunmeti la plej fruan historion de la armena lingvo.
 
La plej frua atestaĵo de la [[armena lingvo]] datas de la [[5-a jarcento]] p.K. (la traduko de la [[Biblio]] farita de [[Mesrop Maŝtoc]]). La plej frua historio de la lingvo estas neklara kaj la temo estas spekulata. Estas klara afero ke la armena estas [[hindoeŭropa lingvo]], tamen ĝia evoluo estas malklara kaj malsama kompare kun la evoluo de aliaj hindeŭropaj lingvoj. Ajnakaze, la armena havas multajn tavolojn de pruntvortoj kaj spurojn de longa lingvokontakto kun la [[urarta lingvo|huri-urarta]], la [[greka]] kaj la [[hindirana lingvaro]].