Ilich Ramírez Sánchez: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Lingva korekteto
e Lingva korekto kaj pliĝustigo
Linio 1:
'''Ilich RAMÍREZ SÁNCHEZ''' (* [[12-a de oktobro]] [[1949]] en [[Karakaso]]), konata ankaŭ kiel '''Carlos, la [[ŝakalo]]''', estis [[Terorismo|teroristo]] kaj memnomita "profesia revoluciulo".
 
Lia patro estis [[marksismo|marksista]] [[advokato]], kiu donis al siaj filoj la nomojn de Ilich (Iljiĉ) kaj Lenin, laŭ [[Lenin|Vladimir Iljiĉ Lenin]]. Ramírez vizitis lernejon en Karakaso kaj aliĝis en [[1959]] al junulara organizaĵo de [[komunista partio]]. En [[1966]], post divorco de siaj gepatroj, li translokiĝis kun sia patrino kaj frato al [[Londono]], kie li studis en la Stafford House Tutorial College en [[Kensington]]. Ekde [[1968]] Ramírez kaj la frato studis – laŭ deziro de la patro – en la [[Patrice-Lumumba-Universitato de Amikeco inter la Popoloj]] en [[Moskvo]] (tiutempe portanta la nomon de [[Patrice Lumumba]]), de kie li estis ekskludita en [[1970]] pro sia "diboĉa vivstilovivostilo". Li parolis tiutempe hispane, arabe, ruse kaj iomete angle, kaj france.
 
Ramírez verŝajne vizitis la trejnejon de la grupo "Popola Fronto por la LiberiĝoLiberigo de Palestino" ([[PFLP]]) en [[Amano]] ([[Jordanio]]), kie li ricevis la pseŭdonomon ''Carlos''. Post Jordanio li veturis ree al Londono.
 
== Terorismaj agoj ==