Andrea Chiti-Batelli: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Meto de referencoj.
Enmeto de naskiĝloko kaj nova referenco.
Linio 1:
[[D-ro]] '''Andrea Chiti-Batelli''' (naskiĝis en [[Florenco]], en [[1920]]) estas [[Italio|itala]] [[federalisto]], mem dirita eŭropisto. Liaj verkoj traktas ĉefe pri [[Eŭropo]], kun granda fokuso pri la politikaj rilatoj en la [[eŭropa komunumo]] kaj en la [[Eŭropa Parlamento]], ĉefe kadre de la eŭropa federalismo, tamen kun vere ampleksa temaro, kiu tuŝas ekde politikaj, leĝaj kaj juraj rilatoj ĝis lingvaj, infanaj kaj bestaj rajtoj en la kontinento.
 
En 1944 li ekaktivis en la eŭropa federaciisma movado. Dum multaj jaroj li estis funkciulo de la [[itala senato]]. Li fariĝis Direktoro de la Eŭropa Oficejo de tiu senato kaj rolis kiel parlamenta konsilisto kaj sekretario de italaj delegitaroj en la Eŭropa Parlamento. Ekde 1977 li plene sin dediĉis al la studoj de la eŭropa afero.

Konsiderata kiel lingvopolitikisto, la lingva problemo estas ja ofta temo en liaj verkoj. Plekonscia oponanto de la hegemonio de la [[angla]], li estas granda subtenanto de [[Esperanto]], kun verkoj dediĉitaj al specifaj politikoj por Esperanto en Eŭropo kaj analizo de la ideoj de [[L. L. Zamenhof]], inkluzive pri [[hilelismo]] kaj [[homaranismo]], reviziitaj kaj aplikotaj al la nuntempo. Laŭ li la Esperanto-movado devus transformiĝi en politikan movadon, por povi sukcesi sur politikaj forumoj kiel la Eŭropa Parlamento - kaj la lingva homaranismo de Zamenhof devus esti reformulita konforme al la postulo politikigi la agadon por Esperanto kiel lingvo de eŭropa unuiĝo. Chiti-Batelli vidas tion kiel la "unuan paŝon por poste lanĉi ĝin kiel universalan lingvon".<ref>[https://uea.org/aktuale/komunikoj/1999/Aperis-nova-Diskutkajero "Aperis nova Diskutkajero": Gazetara Komuniko de Universala Esperanto-Asocio N-ro 47, 1999-10-08]</ref>
 
Li ankaŭ estas aŭtoro de unu el la plej kompletaj libroj pri uzo de bestoj en sciencaj eksperimentoj en Eŭropo, por kio li proponas la kreon de etikaj komitatoj malfermitaj al eksteraj fakuloj kaj ĉefe la centralizon de la testoj al malpli da laboratorioj: “Estas vere, ke multaj eksperimentoj [uzantaj bestojn] ankoraŭ utilas kaj devas esti farataj (sed multaj senutilaj ankaŭ estas farataj). Kaj multaj, pro diversaj kialoj, bezonas esti ripetataj. Tamen kial ili okazas samtempe en pluraj esplorcentroj? Estas ĉirkaŭ kvindek, aŭ iomete malpli, nur en Milano, kaj malmultaj havas taŭgan kaj modernan ekipaĵon”.<ref>[https://www.corriere.it/scienze/09_marzo_30/cavie_focus_offeddu_79c636ee-1cfd-11de-aa2e-00144f02aabc.shtml "Animali, dodici milioni di cavie", de Luigi Offeddu: Corriere della Sera, Scienze, 2009-03-30]</ref>
Linio 7 ⟶ 9:
Multe kontribuis por la diskonigo de liaj ideoj la [[manduria]] eldonisto [[Piero Lacaita]], kiu fine de la 1970-aj jaroj, “kongrue kun la [[Hegelo|hegelismaj]] bezonoj de la tempo” kaj “koincide kun la unuaj elektoj al la Eŭropa Parlamento” konfidis la reĝisoradon de eŭropisma eldonserio, ''L’Italia e l’Europa'' (“Italio kaj Eŭropo”) “al la kompetenteco kaj pasio de Andrea Chiti-Batelli” (laŭ la vortoj de Gaetano Arfé). En tiu serio la “nelacigebla federalisto” kunlaboris kun sennombro da erudiciuloj kaj politikistoj, inkluzive de [[Altiero Spinelli]], kiu en ĝi publikigis ''La mia battaglia por un’Europa diversa'' (“Mia batalo por diverseca Eŭropo”).<ref>[https://www.manduriaoggi.it/?news=1561 "È venuto a mancare l'editore Piero Lacaita": ManduriaOggi, 2019-05-16]</ref>
 
Andrea Chiti-Batelli estas honora membro de la ''[[Accademia delle Arti del Disegno]]'' de [[Florenco]].<ref>[https://enwww.wikipediaaadfi.orgit/wikiaccademico/chiti-batelli-andrea/List_of_honorary_members_of_the_Accademia_delle_Arti_del_Disegno_of_Florence ListChiti ofBatelli honorary members of theAndrea: Accademia delle Arti del Disegno of Florence: From Wikipedia, the free encyclopedia]</ref>
 
== Verkoj ==