Jaromír Pavlacký: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
fontoj
tri mistajpoj
Linio 7:
 
Vitran flordomon vere internacian dank' al Esperanto konstruis por si Jaromír Pavlacký en Veselí nad Moravou. Li kulturis kaj eksperimentis en ĝi pri diversaj ekster­landaj floroj kaj kreskaĵoj. La semoj, bulboj kaj plantaĵoj devenis ekskluzive de esperantistoj el diversaj landoj de Eŭropo, Ameriko, Afriko, Azio. Li raportis pri tiu ĉi unika entrepreno de amatora botanikisto la unuan fojon en "Heroldo de Esperanto“ en 1955-01-16:<div style="font-size:90%; width: 85%; padding: 3px; margin: 0 auto;" class="toccolours">
Mia flordomo estas vere internacia dank’ al Esperanto. En libera tempo por mia ĝojo mi kulturas kaj eksperimentas en ĝi pri diversaj fremdlandaj floroj kaj kreskaĵoj. Estas en ĝi lculturatajkulturataj diantoj amerikaj, kiuj devenas el Nederlando, kafoarbetoj el Meksiko, palmoj kaj diversaj tropikaj kreskaĵoj el Kameruno kaj Belga Kongo, floroj el Brazilo kaj Japanujo, amarilidoj kaj krokusoj el Afriko, kaj ĉio — la semoj, bulboj kaj plantaĵoj — devenas de esperantistoj en la nomitaj landoj. Mia kulturado jam estas bone konata ne nur en nia urbo, sed en vasta ĉirkaŭaĵo, kaj ĉiu scias pri tio, ke ĉio estas gajnita pere de Esperanto. Tiamaniere estas al Esperanto farata tre bona propagando. Sed mi scias, ke en la mondo estas multaj samideanoj, kiuj havas la saman intereson, kaj pere de ĉi tiu artikoleto mi tre volonte vekus ilian intere-sonintereson, ke ĉiu povu skribi al mi, kiu volus kunlabori. Certe mi tre volonte trovus ,,bo-tanikbotanik-amikojn” en la tuta mondo, ĉar ni povus reciproke helpi unu la alian per konsiloj, interŝanĝado de spertoj kaj precipe en gajnado kaj interŝanĝado de semoj.
</div>Li ankaŭ tradukis poemon de [[Petr Bezruč]] '''Maryčka Magdonová''', la traduko aperis en [[Internacia Kulturo]], [[Sofio]], 10/1947.