'''Eugène de Zilah''', esperanta beletristo, naskiĝis la 3an de januaro [[1939]]. Franciĝinta hungaro. Naskiĝis en [[Mezőtúr]], [[Hungario]], la {{daton|3|1|1939}} kaj mortis la {{daton|2|10|2020}}. Ekkonis Esperanton 13-jara. Forlasis Hungarion post partopreno en [[Hungara revolucio de 1956|la ribelo]] de [[1956]]. En [[Francio]], kie li fariĝis franca civitano, li laboris en banko, doktoriĝis pri [[filozofio]], instruis filozofion en liceo, multe vojaĝis. En [[1985]] kun sia edzino [[Madeleine de Zilah]] li lanĉis la kulturan revuon ''[[La Gazeto]]''. En [[1988]] li fondis [[OSIEK]] (Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj). En [[1991]] li ekvivis sur sia jaĥto "Kerguelen" en [[Grekio]] kaj eklaboris plentempe pri Esperanta verkado (li verkas literaturan prozon, eseojn, artikolojn).