Fatalismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
de pesimismo
de libera volo
Linio 1:
'''Fatalismo''' en [[filozofio]] estas koncepto kiu taksas la eventojn de la mondo regataj de antaŭestablita destino, kontraŭ kiu nenion povas [[libera volo]]. Foje fatalismo estas identigata kun [[determinismo]].
Tiu destino, antikvepoke dirita ankaŭ [[fato]], povas esti vivita kiel providenca per kredo je supera ordo antikve esprimita per ''[[Logoso]]'' kiu dispozicias laŭ ĉiuj vivtagoj. Tiakaze oni pretas pasive akcepti la la eventfluon sen provi modifi la ''[[status quo (latina lokucio)|status quo]]'' (nunan situacion). Tamen, la aktiveco de la Logoso, laŭ aliaj interpretoj preferitaj de kristanoj, ne kontraŭus la liberan volon de la homo, pro tio fatalismo estus malpli fatala.
Kutime fatalismo estas juĝata pereiga, ruiniga, nelogika kaj kontraŭsperta, kaj precipe kontraŭespera. Eĉ: fato naskiĝis kun negativa valoro en la grekaj [[epopeo]]j kaj [[tragedio]]j, ekde [[Homero]] ĝis [[Sofoklo]], kaj ankaŭ en la pra filozofio, ekde la fragmento de Anaksimandro ĝis [[Heraklio]], ekde [[Empedoklo]] ĝis al la [[teodikeo]] de [[Epikuro]].