Karel van Mander: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
nova artikolo
 
PaulP (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
[[Dosiero:Carel van Mander 001.jpg|thumb|left|550px|Carel van Mander, La danco ĉirkaŭ la ora porkido, dua duono de la 16-a jarcento (Muzeo Frans Hals, Harlemo).]]
 
Li studis en la latina lernejo de [[Tielt (Belgio)|Tielt]] kaj lernis la francan lingvon. Poste pro sia evidenta talento li estis sendita al la pentristo kaj poeto De[[Lucas de Heere]], poste al [[Pieter Vlerick]], pentristo en [[Kortrejko]]. Reven­inte en sian vilaĝon li sin okupis per versfarado kaj multfoje estis laŭreato en la konkursoj de la Retorikaj Ĉambroj. Kiel 26-jarulo li entreprenis la kutiman vojaĝon al ltalujo. Pli ol tri jarojn li restis tie kaj pentris por diversaj kardinaloj. De la papo [[Pio la 5-a]] li ricevis la favoran permeson porti la spadon, grandan meritsignon en la Ekleziaj Ŝtatoj. En 1577, Van Mander forlasis Romon kaj reveturis tra [[Florenco]], [[Nurenbergo]], [[Kremso]] kaj [[Vieno]] al sia naskiĝejo kie li estis triumfe salutata.
 
En tiu tempo la valonaj t. n. «Malkontentuloj», je preteksto protekti la katolikan religion kontraŭ la despotismo de la [[Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau|Princo de Oranĝio]], elrabadis la vilaĝojn. Van Mander forkuris al Kortrejko kaj preskaŭ estis pendigata de bando da soldatoj. En tiu urbo Van Mander pentris triptikon, kiu ankoraŭ parte troviĝas en la preĝejo S-ta Marteno. Pro epidemioj li en 1583 forkuris al Holando. Liaj, de kelkaj literaturhistoriistoj supozataj inklinoj al Reformacio estis ankaŭ ebla kaŭzo de lia ellandiĝo.