Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 897:
 
Mi proponas alinomi el [[pastinako]] al [[Pastinaca sativa]] ĉar ne ekzistas (mi ne trovis) referencojn kiuj konfirmas ke "pastinako" estas nomo de specio. [https://vortaro.net/#Pastinako Laŭ PIV] "pastinako" estas genro. [[Uzanto:Marek Mazurkiewicz|Marek Mazurkiewicz]] ([[Uzanto-Diskuto:Marek Mazurkiewicz|diskuto]]) 17:47, 8 okt. 2020 (UTC)
:{{kontraŭ}} La plej aŭtoritata referenco estas la Fundamento de Esperanto, kies Universala Vortaro diras "pastinak' panais | parsnip | Pastinake | пастернакъ | pasternak". Bonvolu ne daŭrigi la konfuzadon de biologiaj terminoj komencitan de PIV-2002. Tio, ke komunlingva vorto esperanta por vaste konata specio similas al la scienca nomo de iu genro ne rajtigas iun ajn ŝanĝi la signifon. Se estas nepre bezonata aparta nomo por la genro, oni trovu novan nomon por tiu, ne falsu la lingvon akaparante konatan nomon de specio. PIV ne estas fidinda fonto por botanikaj kaj zoologiaj nomoj, kion konstatis jam eminentaj aŭtoroj. Pluraj artikoloj en Vikipedio konfuzas la legantaron per tiaj strangaĵoj. Lastatempe, la plej harstariga ekzemplo estis la katastrofa rearanĝo de la artikoloj "milio" kaj "mileo", efektivigita de iu "tiu ĉi uzanto" sekvinta vian proponon. --[[Uzanto:Surfo|Surfo]] 08:21, 9 okt. 2020 (UTC)