Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedo: MassMessage delivery
Linio 87:
[[Uzanto:MediaWiki message delivery|MediaWiki message delivery]] ([[Uzanto-Diskuto:MediaWiki message delivery|diskuto]]) 18:48, 25 sep. 2020 (UTC)
<!-- Message sent by User:Samuel (WMF)@metawiki using the list at https://meta.wikimedia.org/w/index.php?title=User:Samuel_(WMF)/Community_Insights_survey/other-languages&oldid=20479295 -->
 
== Rutena/rusina/rusena: Necesas sisteme malnodi la evenualan konfuzon ==
 
Iu ĵus provis senaverte ŝanĝis la kapvorton de la artikolo [[Rutena lingvo]] al "rusena lingvo" en la teksto de la artikolo.
Mi provizore nuligis la ŝanĝon, anticipante klarigojn, diskuton kaj respondojn pri la jeno:
 
1. En la sama artikolo [[Rutena lingvo]] (en la nuna redakto) aperas du terminoj "rutena lingvo" kaj "rusina lingvo".
Se ambaŭ estas science validaj, tiam prefere oni konsideru ŝanĝon rusina -> rusena, sed ne laŭ ĵusa propono.
La termino "rusina lingvo" estas konfuza, ĉar oni nature interpretus tion ĝin kiel nomon por lingvo de rusinoj, t.e. rusaj inoj.
 
2. Tamen, se rusina kaj rutena lingvoj estas la samo, kiel iu aludis ĉi tie, kial la du apartaj artikoloj ekzistas ankaŭ en pluraj aliaj lingvoj, kun similaj (aŭ eventuale malsamaj) distingoj?
 
3. Se oni konsideras alinomadon, oni pensu ankaŭ pri derivaĵoj kaj paronimoj (aŭ ĉu homonimoj?).
 
Ekzemple, kiel al tio ĉi rilatas al rutenoj, rusenoj kaj rusinoj, kiuj aperas aliloke ktp:
Vidu [[Rutenoj]], [[Rutena grek-katolika eklezio]], [[Ruten-Ukraina Radikala Partio]], [[Rutena triopo]] ktp.
 
Ĉu kompetentulo (fakulo aŭ amatoro erudicia pri tio ĉi) povas sisteme prikomenti ĉion ĉi?
Anticipan dankon!
 
Ĉar la ŝanĝado okazas ankaŭ en aliaj artikoloj, mi iniciatas tiun ĉi diskuton en neŭtrala, nemovebla loko: sur mia propra diskutpaĝo.
 
Amike,
[[Uzanto:Filozofo|Filozofo]] ([[Uzanto-Diskuto:Filozofo|diskuto]]) 22:03, 9 okt. 2020 (UTC)