Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 901:
:{{kontraŭ}} La plej aŭtoritata referenco estas la Fundamento de Esperanto, kies Universala Vortaro diras "pastinak' panais | parsnip | Pastinake | пастернакъ | pasternak". Bonvolu ne daŭrigi la konfuzadon de biologiaj terminoj komencitan de PIV-2002. Tio, ke komunlingva vorto esperanta por vaste konata specio similas al la scienca nomo de iu genro ne rajtigas iun ajn ŝanĝi la signifon. Se estas nepre bezonata aparta nomo por la genro, oni trovu novan nomon por tiu, ne falsu la lingvon akaparante konatan nomon de specio. PIV ne estas fidinda fonto por botanikaj kaj zoologiaj nomoj, kion konstatis jam eminentaj aŭtoroj. Pluraj artikoloj en Vikipedio konfuzas la legantaron per tiaj strangaĵoj. Lastatempe, la plej harstariga ekzemplo estis la katastrofa rearanĝo de la artikoloj "milio" kaj "mileo", efektivigita de iu "tiu ĉi uzanto" sekvinta vian proponon. --[[Uzanto:Surfo|Surfo]] 08:21, 9 okt. 2020 (UTC)
:{{Komento}} La problemo inter la artikolo pri la specio kaj la genro solviĝis per la kreado de artikolo por la genro [[Pastinako (genro)|Pastinako]]. Por la artikolo pri la specio, ĝi restas kun la titolo [[pastinako]], sed la nomo en Latino ''[[Pastinaca sativa]]'' kaj la taksonomia nomo [[kultiva pastinako]] estas nun ligitaj al ĝi. Nun, se estus nomŝanĝo, mi preferus la nomon en Esperanto ''kultiva pastinako'' ol la nomo en Latino. Amike, [[Uzanto:Nosmetana|tiu ĉi uzanto]] ([[Uzanto-Diskuto:Nosmetana|diskuto]]) 10:33, 10 okt. 2020 (UTC)
:: Dankon Nosmetana ke vi kreis artikolon pri ''Pastinaca''. Jes mi pensas ke artikolo pri genro oni povas [[Pastinako (genro)]] laŭ PIV. Sed laŭ kiu referenco, nomo de specio ''[[Pastinaca sativa]]'' estas Pastinako? [[Uzanto:Marek Mazurkiewicz|Marek Mazurkiewicz]] ([[Uzanto-Diskuto:Marek Mazurkiewicz|diskuto]]) 08:18, 12 okt. 2020 (UTC)