12-a de septembro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
 
== Eventoj ==
* [[-490]]: '''[[Batalo de Maratono]]: apud [[Maratono (urbo)|Maratono]] [[Helena civilizo|grekoj]] haltigis armeon de la persa reĝo [[Dario la 1-a]]'''
* [[1185]]: [[Konstantinopolo]]: faligita [[Imperiestroj de la Bizanca Imperio|imperiestro de la Bizanca Imperio]] [[Androniko la 1-a]] estis murdita de homamaso en [[hipodromo]]
* [[1213]]: [[Albigensismo|Kruckampanjo kontraŭ albigensoj]]: francaj kruckavaliroj venkis [[katarismo|katarojn]] de [[Langvedoko]] en batalo de Muret.
* [[1229]]: [[Reconquista|Rekonkero]]: reĝo de [[Aragono]] [[Jakobo la 1-a (Aragono)|Jakobo la 1-a]] liberigis [[Majorko]]n de [[islamo|islamana]] regado
* [[1556]]: Germana-romia imperiestro, ĉefduko de Aŭstrio kaj reĝo de Hispanio [[Karlo la 5-a (Sankta Romia Imperio)|Karlo la 5-a]] abdikis
* [[1609]]: [[Henry Hudson]] malkovris enfluejon de la nuna rivero [[Hudsono (rivero)|Hudsono]].
* [[1683]]: '''[[Batalo de Vieno]]: venko de pola-aŭstra-germana armeoj sub gvido de la pola reĝo [[Johano la 3-a Sobieski]] super [[Otomana Imperio]] sieĝanta [[Vieno]]n kaj komandata de [[Granda Veziro]] [[Kara Mustafa]]''', kiu perdis ĝis 20 mil soldatojn, ĉiujn [[kanono]]jn kaj provizon (la pola reĝo sendis al [[Krakovo]] 80 [[veturilo]]jn kun [[predo]], kaj Jerzy Kulczycki, kiu premie ricevis sakojn da [[kafo]], fondis en la ĉefurbo de Aŭstrio unuan [[kafejo]]n). Decida atako de 14 mil de polaj [[husaro]]j, kun minimumaj perdoj, daŭris nur duonhoron - '''[[kristanismo|kristana]] [[Eŭropo]] saviĝis por ĉiam de la [[turkoj|turka]] minaco'''
* [[1715]]: Okaze de la surtroniĝo de nova reĝo [[Ludoviko la 15-a (Francio)|Ludoviko la 15-a]] (post morto de [[Ludoviko la 14-a (Francio)|Ludoviko la 14-a]]) estas liberigitaj en Francio ĉiuj la nepagipovaj ŝuldantoj (enkarcerigitaj kiel tiam kutimis), kaj ĉiuj [[protestantismo|protestatoj]] senditaj sur la [[galero]]j pro "krimo de religio".
* [[1733]]: [[Stanisław Leszczyński]] iĝis reĝo de Pollando
* [[1789]]: [[Henry Knox]] iĝis unua militsekretario de [[Usono]]
* [[1801]]: Caro de Rusio [[Aleksandro la 1-a (Rusio)|Aleksandro la 1-a]] anoncis fondon de rusia [[gubernio]] anstataŭ sendependa [[Kartvelio]]
* [[1847]]: [[Meksik-usona milito]]: dutaga batalo de [[Kastelo de Ĉapultepeko|Ĉapultepeko]] komenciĝis - dum ĝi oni ekzekutis 30 [[irlandanoj|irlandajn]] soldatojn, kiuj transiris al [[Meksik-urbo]]
* [[1848]]: [[Svislando]] proklamis novan [[ŝtatformo]]n - fariĝis [[konfederacio]] kun [[respubliko|respublikana]] sistemo.
* [[1861]]: [[Usona Enlanda Milito]]: batalo de ''Cheat Mountain'' ([[Kantono Pocahontas (Okcidenta Virginio)|Kantono Pocahontas]]) komenciĝis
* [[1878]]: '''En [[Londono]], pli ol 3000 jarojn aĝa [[Antikva Egiptio|egipta]] [[obelisko]], estis starigita surborde de [[Tamizo]]'''
* [[1894]]: [[Unua japana-ĉina milito]]: generalo Li Hongzhang sendis ĉinan armeon al [[Pjongjango]] en Koreio
* [[1906]]: [[Usona mararmeo]] proksimiĝis al [[Kubo]] por protekti porusonan registaron en [[Havano]]
* [[1907]]: [[Sevilo]]: futbalklubo [[Real Betis Balompié]] fondiĝis
* [[1909]]: '''Germana kemiisto [[Fritz Hofmann]] patentigis [[sinteza kaŭĉuko|sintezan kaŭĉukon]]'''
* [[Unua mondmilito]]:
** [[1914]]: Ŝipoj de la [[mararmeo]] de [[Aŭstralio]] invadis [[Germana Novgvineo|Germanan Novgvineon]]
** [[1915]]: '''[[Armena genocido]]: francaj soldatoj savis pli ol 4 000 [[armenoj]]n''', postvivantajn dum sindefendo en la [[montarmasivo]] Musa Dagh ([[Provinco Hatay]]) - priskribita de [[Franz Werfel]]
** [[1917]]: En [[Kievo]] estis arestita [[Vasilij Ŝulgin]], redaktoro de por-rusa [[gazeto]] "Kievano"
* [[1919]]: [[Gabriele d'Annunzio]] kun 2500 legianoj kaj la [[devizo]] ''Rivero aŭ morto'' okupis la urbon [[Rijeko]], proklamante ĝian [[anekso]]n al [[Italio]]
* [[1928]]: [[Ŝtormo]], kiu pasis super [[Gvadelupo]] kaj [[Alventaj Insuloj]] mortigis ĉirkaŭ 1200 personojn
* [[1934]]: '''En [[Ĝenevo]] fondiĝis [[Baltio|Balta Alianco]]''', funkcianta ĝis junio 1940 - renovigita en 1990 kiel Balta Konsilio
* [[1936]]: [[Hispana Enlanda Milito]]: venko de naciistoj de generalo [[Francisco Franco]] en batalo de [[Majorko]]
* [[1937]]: '''[[Ukrainio]]: soveta [[NKVD]] komencis grandskalan operacon pri "likvido de krimaj elementoj"'''
* [[1940]]: '''[[Francio]]: malkovro de [[malfrua paleolitiko|malfruaj paleolitikaj]] [[prahomaj pentraĵoj]] en [[Groto Lascaux]] ([[Akvitanio]])'''
* [[Dua mondmilito]]:
** [[1939]]: [[invado en Pollandon|La 12-a tago de la germana-pola milito]] (pli da eventoj): nokte de la 11-a/12-a de septembro '''surpriza nokta [[sturmo]] al [[Kałuszyn]] de skadro de la pola [[regimento]] rekonkeris la urbon de la germana 11-a Infanteria Divizio, kies komandanto sinmortigis''' - dum la unua sturmo el 85 [[kavalerio|kavalerianoj]] travivis 33; dum kelkaj tagoj, revenĝe pro la defendo de [[Mogilno]] kontraŭ batalgrupoj kaj poste taĉmentoj, germanoj murdas pli ol 110 personojn, en tio 65 membrojn de Civitana Gardo; '''[[Wehrmacht]] murdis en urbo Szczucin (proksime al [[Dąbrowa Tarnowska]]) per vivbruligo aŭ mortpafo 40 polajn [[militkaptito]]jn kaj 30 civilajn [[rifuĝinto]]jn''' - iom poste oni murdis 25 [[judoj]]n, kiuj enterigis [[viktimoj]]n de la [[masakro]]; pola [[ĉasaviadilo|ĉasaviadila]] skadro por Armeo "Poznań" atakis germanajn [[kolumno]]jn sur la vojo de la [[distrikto Sieradzki]] kaj [[distrikto Poddębicki]] kaj [[bombaviadilo]]jn; '''ĉirkaŭ 200-persona [[ukraino|ukraina]] taĉmento aliĝis al [[germanoj]] por batali kontraŭ Pollando'''; en [[Poznań]] estis fermita la [[Universitato de Adam Mickiewicz en Poznań|universitato]]; batalo de [[Brwinów]] je unu tago malfruigis marŝon de germanaj taĉmentoj ĝis [[Varsovio]] - mortfalis 120 soldatoj, 200 vundiĝis, la resto retiriĝis al [[Nacia Parko Kampinos|Arbaro Kampinos]]; [[Kontraŭpolismo]]: '''ĉefo de [[Wehrmacht]] [[Wilhelm Keitel]] anoncis, ke en Pollando devas esti likviditaj reprezentantoj de intelektularo, [[nobelo]]j kaj judoj''' - soldatoj de Wehrmacht pafmortigis 279 civilojn en 13 lokoj; germanaj policoj pafmortigis 112 personojn en 6 lokoj