Enhavo forigita Enhavo aldonita
Shruggy (diskuto | kontribuoj)
Linio 447:
:Tre eble vi pravas. Mi verkis tion antaŭ multaj jaroj, kaj ne bone memoras. Tiam mi verkis amase artikolojn kaj artikoletojn pri planlingvoj kaj eble mi konfuzis. [[Uzanto:Roberto|Roberto]] ([[Uzanto-Diskuto:Roberto|diskuto]]) 14:00, 15 okt. 2020 (UTC)
:: La listo de volapukidoj en tiu artikolo ankaŭ enhavas [[Anti-Volapuko]]n, kiun Biblioteko Butler klasifikas ne je [https://biblbut.wordpress.com/klasifo-de-esperantaj-temoj/klasifo-de-esperantaj-temoj-4-parto-2-temoj-ne-esperantaj/41-interlingvistiko-internacia-lingvo-2a-pago 414.2] (Volapukidoj), sed je [https://biblbut.wordpress.com/klasifo-de-esperantaj-temoj/klasifo-de-esperantaj-temoj-4-parto-2-temoj-ne-esperantaj/41-interlingvistiko-internacia-lingvo 411.3] (Universala gramatiko, aplikebla al ĉiu lingvo). Couturat & Leau en ''Histoire de la langue universelle'' [https://archive.org/details/histoiredelalang00coutuoft/page/576/mode/1up metis ĝin] en la trian parton inter la aposterioraj projektoj. Ankaŭ Glot/Glott de Petrachevitch ne estis Volapukido. S. Kuznecov [http://jki.amu.edu.pl/files/JKI%20-%2014%20-%2009%20-%20Kuznecov%5B1%5D.pdf priskribas] la unuan version de ĝi (Glot, 1917) kiel kompromiso inter Esperanto kaj Reform-Neutral kaj la duan (Glott, 1918) kiel eĉ pli naturaleca ol Reform-Neutral. La sola facile atingebla [https://archive.org/details/Kosmoglott-Cosmoglotta_1922_n009_okt/page/n2/mode/1up priskribo] de Glott fare de N. Juŝmanov en ''Kosmoglott'' konfirmas la impreson ke ĝi tute ne estas volapukido. Koncerne Neutrik, [[:vo:Salah Eddin Kemal|ĝia aŭtoro]] ja [http://www.planlingvoj.ch/09_ENCYCL_VOLAPUEK.pdf estis fervora volapukisto] kaj samjare kun Neutrik [https://archive.org/details/DrezenHistoricoDeLaMondolingvo/page/n108/mode/1up eldonis por-volapuka folio], sed almenaŭ Daniela Rossella [https://www.academia.edu/8638898 metas lian sistemon] inter la aposterioraj projektoj. Verŝajne, ŝi prenis tiun informon el [http://www.paoloalbani.it/Aga.html la libro de Albani kaj Buonarroti]. Se vi ne kontraŭas, mi forigos Novialon, Anti-Volapukon kaj Glot/Glott de la listo. Pri Neutrik mi ne certas. --[[Uzanto:Shruggy|Shruggy]] ([[Uzanto-Diskuto:Shruggy|diskuto]]) 23:48, 15 okt. 2020 (UTC)
:::Do estas debato kaj dubo. Ni metu tion en la artikolo mem.[[Uzanto:Roberto|Roberto]] ([[Uzanto-Diskuto:Roberto|diskuto]]) 01:25, 16 okt. 2020 (UTC)